*[マルタ] 7-0011

  En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo;  
tamen en la salonon neniu eniris,  
sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis  
kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, faldoj de la punca sxtofo: 派手な布地のヒダ
aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, karbe nigraj flamaj: 炭のように黒く、炎のような(?)
ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, tondita frizajxo: ハサミで切られた巻毛
kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. barbeto: (ヤギのような)ひげ
Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, apenaux videbla: ほとんど見えない、かろうじて見える
kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo. turnitaj profile al la pordo: そのドアに対して横を向いた