*[マルタ] 7-0016

  --- Mi havas filinon, sinjorino! --- ŝi respondis;  
kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ordona rememoro: 命令的記憶。訳は文学的に。
ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi,  
kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi.  
El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado;  
pri la profunda lingva sciado,  
kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto,  
atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj,  
plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn venki: 克服
kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. penetri: 貫く・浸透する・見破る・洞察する
subtila: 微妙な・名状しがたい
Marta viŝis per la mano siajn okulojn,  
kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj,  
fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn.  
Maria Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj,  
preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto,  
sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo:  
  --- Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.