Seruristo anstataŭ forĝisto

Forĝisto de vilaĝo mortigis homon kaj estis kondamnita al pendiĝo. La kamparanoj petegis la juĝiston pardoni la forĝiston, ĉar la vilaĝo nepre bezonas lin.
--- Kiel mi plenumos mian devon de l' justeco? --- demandis la juĝisto.
--- Sinjoro --- respondis kamparano ---, ni havas du seruristojn, kaj por tiel malgranda vilaĝo unu sufĉas, pendigu la alian.


Seruro. Risorta aparato por fermi pordon, keston. Seruristo. Metisto, kiu faras serurojn.
Risorto. Fleksita aŭ kunvolvita metala peco, emanta refleksiĝi aŭ malvolviĝi dank' al sia elasteco: risorto de horloĝo, risorto de knapo, risorto de kaleŝo. Risorta. El risortoj: risorta matraco.
Forĝi. Doni deziratan formon al fero per la fajro kaj martelo: Forĝu feron, dum ĝi estas varmega. Forĝejo. Loko, kie oni forĝas. Forĝisto. Homo, kies metio estas forĝi. Kunforĝi. Kunigi per forĝado. Forĝebla. Kiu povas esti forĝata: forĝebla metalo.