| Dirinte tion, ŝu tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, | |
| sur kiu estis videblaj postesigno de kudrilo kaj gladilo, | kudrilo kaj gladilo 縫い針とアイロン |
| sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj | krudan manon 生の・荒々しい・手入れのされていない手を |
| premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj. | manplatno 手のひら |
| --- Kaj nun, Sonjo, --- ŝi diris, --- adiaŭ ... | |
| --- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, --- | |
| rediris la knabino, --- | |
| mi tuj vokos veturilon. | |
| Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna. | kvaronhoro post ... ...の15分後 / ピブナ通り |
| Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan. | |
| La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo. | |
| --- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie? | |
| --- Ĉi tie, mia infano, --- | |
| per mallaŭta voaĉo respondis la virino en la funebra vesto, | |
| kaj ŝi turnis sin al la pordisto, | |
| kiu staris en la pordego. | |
| --- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, | |
| kiun mi luis antaŭ du tagoj. | |
| --- Ha! en la mansardo, sendube, --- respondis la pordisto | ああ!、屋根裏部屋な、確かに |
| kaj aldonis: --- iru supren, mi tuj malfermos. | |