池 明観氏の「T・K生」時代 --- D-ro Ĵi Myeong-Gwan, en la epoko de plumnomo "T.K-ulo"

Ĉi tiu skribo estas ĉefe citaĵoj kaj resumoj el la artikolo "池明観先生と『世界』" (d-ro Ĵi Myeong-Gwan kaj la gazeto "SEKAI") de OKAMOTO-Atsushi, la ĉefredaktoro de "SEKAI", el la gazeto "SEKAI" marta numero 2022.

岩波の雑誌『世界』2022年3月号に載っている池明観氏の追悼文とWikipedia日本語版からの引用や要約で、池氏についてまとめて紹介。1973-1988『世界』に「T.K生」による「韓国からの通信」が連載されていたが、韓国の秘密警察は血眼でT.Kなる人物を探していた。T.Kは池明観氏のペンネームだったが、筆跡による割り出しから彼を守るため、その原稿はすべて世界の編集長が手書きで書き写し、原本は焼却、面会場所には別々の場所から出入り、記事の材料はキリスト教関係者が、しかも万一のことを考えて韓国人以外の者が韓国と日本を往復して池明観に渡るよう手配。当時の『世界』誌は韓国では逮捕モノの発禁物だったが、さまざまなルートから韓国に持ち込まれ、幾重にもコピーされてむさぼり読まれた、という。

D-ro Ĵi Myeong-Gwan mortis en la unua de januaro 2022 je 97 jaraĝa. Li estis la estro de la Instituto pri Japanio-Studado de Hallym Universitato. Li skribadis en la japana aŭtoritata gazeto "SEKAI" (=la Mondo) ekde 1973 ĝis 1988 kun plumnomo "T.K-ulo" titolite "Korespondaĵoj el Koreio Suda", kaj li per tio kontribuis al la demokratiigo de SudKoreio. Kaj en la epoko de prezidento Kim Dae-jung (金大中, 김대중) d-ro Ĵi kontribuis al plibonigo de interrilato de Koreio kaj Japanio.


Vikipedioj havas artikolojn pri Ĵi Myeong-Gwan jene

Ĵi Myeong-Gwan, koree: 지명관, 1924/okt/11-2022/jan/1, estas korea religia-politikologo, kritikisto kaj kristano. La pra-deveno (Bon-gwan) estas "Chungju Ĵi " (충주 지씨).
... Li movadadis por demokratiigo de SudKoreio apogante NordKoreion, sed post vizito al NordKoreio li konvertiĝis (malapogis).

https://ja.wikipedia.org/wiki/%E6%B1%A0%E6%98%8E%E8%A6%B3

... Hum, mi legis la artikolon de Vikipedio de la japanlingvo, kaj mi pensas, ke ĝi estas bone redaktita pri li.

Kaj tamen la artikolo en Vikipedio Korea estas tre simpla. (Mi ne povas legi la korean, mi montras tuton kun helpo de Google Translate.)

Ĵi Myeong-Gwan (池明観, la 11-an de oktobro 1924 - januaro 1, 2022) estis sudkorea religiema politika sciencisto, kritikisto, kaj kristano. Li funkciis kiel la direktoro de la Instituto de Japana Studoj kaj la prezidanto de KBS. Naskita en Norda Pyongan Provinco, li studentiĝis ĉe Seoul National University.

https://ko.wikipedia.org/wiki/%EC%A7%80%EB%AA%85%EA%B4%80

... Tute nur tio.


Ni revenu al la gazeto "SEKAI".

  En la 1970aj jaroj, en Koreio la militisma registaro kaj oponanta demokratiiga movado --- intelektuloj, partioj, labor-sindikatoj, studentoj, religiistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj --- estis arde luktantaj kolizie. En aŭgusto en 1973 gvidanto de korea oponanta partio Kim Dae-jung estis forkaptita el hotelo en TOKIO (jpn) sub la suno, kaj li estis forĵetita antaŭ sia hejmo (kor), kaj pri tio tutjapanio bruis. ... Tiam jam la "Korespondaĵo el Koreio Suda" de T.K-ulo komenciĝis.

  D-ro Ĵi en 1960aj jaroj asertis oponi "la Pakton pri Elementa Interrilato inter KOR kaj JPN", kaj li estis forperita el universitato. ... 1972 li venis al Japanio duon-emigre, kaj li volis studi politikajn ideojn en TOKIO-Universitato sed la korea militista potenco ne permesis tion...
  1972, tiama korea prezidanto Bak Ĝeong-Hui (朴正煕) dekretis militleĝon kaj proklamis "Restaŭran reĝimon" kaj estis firmiganta sian diktaturan reĝimon. En Koreio ekzistis popoloanoj ,kiuj multfoje eklveviĝas malgraŭ multfojaj forpremoj. Ĉiutage, ĉiutage estis en ja sufoka streĉo en Koreio. "La Korespondaĵoj el Koreio Suda" raportis tiajn ĉiutagojn de koreanoj.

  Dum longa tempo oni sekretis pri tio, kiamaniere la "Korespondaĵoj" estis skribitaj. Sed en 2003 ... mi (OKAMOTO) intervjuis al d-ro Ĵi kaj publikis la aferon. Samtempe en Koreio homoj kiuj estis helpantoj de "Korespondaĵoj" aperis en gazetkonferenco.

Laŭ la intervjuo, skribanto estis d-ro Ĵi, kaj la helpantoj estis multe ne nur en Koreio, en Japanio, Honkongo, Usono, Germanio, Kanado kaj aliaj. Kaj ili laboris en la reto de kristanoj. D-ro Ĵi povis skribi helpite de tia reto.

  Unue kelkaj kristanaj eklezianoj, kiuj estis en Japanio pro diversaj kialoj, kolektiĝis kaj iĝis kerno de la movado. Unu el ili, s-ro U (O?) Ĵae-sig (?) (呉在植 1934?-2013/01) konstruis la reton. Li organizis samideanojn kiuj laboras en eklezioj en Koreio kaj kolektis diversajn materialojn kaj informojn. La materialoj estis deklaroj de intelektuloj aŭ de oponantaj partioj, flugaj afiŝoj kiuj estis disvastitaj je mitingoj aŭ en universitatoj, aŭ onidiroj surstrataj. Tiam poŝtaĵoj estis malsigelataj, telefono estis subakŭskultataj. Do, la materialoj devis esti portataj persone. La devon plenumis la ekleziaj misiistoj, kiuj sensuspektite povis transiri ofte al Koreio de Japanio. Sed por aresto ili ne estis koreano, sed germano, usonano, kanadano kaj multaj japano. La ge-misiistoj iris-venis inter Jpn kaj Kor.
  D-ro Ĵi kaŝe skribis la "Korespondaĵojn" per la materialoj kaŝe enportitaj. Do, d-ro Ĵi estis la fina kuranto de la stafetkurado. ... La Korea Militista Potenco serĉe serĉadis la skribanton "T.K-ulo"n kun siaj sangoplenaj okuloj. Unu germana misiisto estis malpermesita eniri en Koreio, ĉar li multfoje ripetis veni-reveni inter JPN-KOR, do la milit-potenco suspektis lin. (Li estas la modelo de la misiisto en la kino "TAXI DRIVER".)
  Kaj tiam ne estas eĉ japanlingva tekstilo. Manskribita manuskripto estis alportita al la redaktejo de "SEKAI". Kaj la ĉefredaktoro YASUI mem (rare per limigitaj personoj) mane transskribis la manuskripton al alia papero. Ĉar li gardis, ke en presejo malkaŝiĝas la skribinto pro la man-skribo. Kaj s-ro YASUI cindrigis la originajn manuskriptojn en sia hejmo. Interkomunikado inter d-ro Ĵi kaj YASUI faris per publika telefono por eviti kaŝaŭskultadon, kaj tiam, kiam ili renkontiĝas, ili en-eliris tra malsamaj enirejoj.
  Tiam la japana gazeto "SEKAI" estis malpermesita en Koreio. Kaj oni estis arestata pro la havo de la gazeto. Sed tra diversaj kaŝitaj kanaloj la gazeton oni enportis en Koreion. Kopiinte kaj kopite oni legadis ĝin. Unu el la movadanoj diras, ke tiam "la korespondaĵoj" estis unu strio da lumo por ni. Iuj eklernis la japanlingvon por legi la "korespondaĵojn". Kaj tra reto de eklezioj la "korespondaĵoj" disvastiĝis tra la mondo. Kio okazantas ene de Koreio, multaj legis tutmonde. La informa centro-bazo estis TOKIO.

Tio estis subtenataj de diversaj personoj bonkoraj kaj (la prezidanto MIDORIKAWA de) la eldonejo IWANAMI.

D-ro Ĵi Myeong-Gwan naskiĝis en 1924 en norda parto de Korea duoninsulo. Lia patro frue mortis kaj li vivs en ekstrema malriĉeco kaj suferis je japana militisma edukado. Eklezio kaj amo de juna instruist estis nuraj savoj.
... 1993 li decidis reveni Koreion.

En 2003 d-ro Ĵi vizitis al Norda Koreio, kaj li estis ĝisfunde ŝokita. Hazarde la ŝoforo perdis sian vojon antaŭdifinitan kaj envagis en iun vilaĝon. Tie malsategaj homoj "maldikiĝintaj kvazaŭ arbobranĉetoj vagadis en la vilaĝo".

Li vidis realon de NordKoreio kaj tiean vivon de popolo, la situacio estis malpli bonege ol la vivo sub la rego de Japana imperio, en kiu li travivis. Tiam, kiam li revenis hotelon, li ne povis elvoĉi pro psika ŝoko kaj poste enhospitaliĝis.

https://ja.wikipedia.org/wiki/%E6%B1%A0%E6%98%8E%E8%A6%B3

D-ro Ĵi komencis kritiki la nordan koreian registaron, do li izoliĝis el la demokratiga movado...


Mi estas tre kortuŝia de aktoj de d-ro Ĵi, aliaj helpantoj kaj ĵurnalismo.
Mi ne legis la "korespondaĵojn", kaj nun havas kelkajn librojn de d-ro Ĵi, sed ankoraŭ ne legis bone. Mi legu la librojn.