Milito por blinda knabo.


Dramo de la radio programo de NHK, bazita de fakto.
空の防人 (Ĉiela defendulo)


En la jaro 1943. Milito donis lumon al unu blindulo nomata "KENIĈI". Li estas lernanto de la blind-lernejo. Li blindiĝis en tri jaraĝa pro morbilo. Li amis ludi pianon, kaj lia maldensa revo estis iĝi pianisto.
Li iradis al la GIFU-gubernia blind-lernejo. La tempo estas en la dua mondmilito. Por patriotismo lernantoj ĉiutage frotpurigis la element-partojn de militaviadilo. Kaj ili servis per masaĝo (masaĝo estis blindula propra profesio) al vunditajn soldatojn kaj al la "industriaj batalantoj" (nome laborantoj de armila fabriko). Ĉio, ĉiu ago devas servi militon. Ankaŭ fabriko, ankaŭ agrikulturo, ankaŭ lernejo, ankaŭ muziko, ĉiu (devis) servis militon. Se iu ne kontraŭas aŭ ne-utiliĝas por milito, li estis mallaŭdata kiel malpatrioto.
Li volis utiligi sin por patrioto en milito. Tiam viroj devas iĝi soldato, sed blindulo ne povis. Li kaj ili malhontis kaj malĝojis sin. Oni malestimis blindulon.



Japanio sinsekve malvenkis en batalejoj. En eĉ kamparo oni trejnis rifuĝi en subteran ŝirmejon el aerbombado.
Tiam la lernejestro diris, ke blinduloj kandidatiĝu kiel sonilaj soldatoj. De tiam lernejo trejnis aŭskulte distingi bruon de aviadiloj de malamikoj.
Sonila soldato. Ĝi donis lumon al lia estonteco.
Ili bliund-lernantoj trejnis distingi la spacojn de militaj aviadiloj kaj iliajn altecojn. "Boeing, 3000 futojn!", "Lockheed, 1500 futojn! kaj distanco..."
KENIĈI iĝis fanatika por patriotismo. Li trovis sian valoron de la vivo en la soldatiĝo.


Sed neniu iĝis soldaton el blind-lernejo. La diro de lernejestro estis la preteksto nur por savi blindulajn stuaciojn. Kompreneble la aŭtoritatularo de militaj aferoj neniam atendis "sonilan soldaton".
Fine la blind-lernejo fermis pro la akriĝo de la milito en la jaro 1945 (antaŭ la fino de la milito). En la tago, tiam multaj bomb-aviadiloj venis lian urbeton kun tre malgranda bruo. KENIĈI kriis, "Mi aŭdas, aŭdas! Tre multaj malamikaj aviadiloj venas! La malamikoj venas! Malamikoj atingas!!"
Tamen neniu aŭdis lin. La kampara urbo estis bombita. La urbo estis bruligita... Li konvinkiĝis, ke sia kriado estis senvalora kaj senutila.
La lernantoj de blind-lernejo postvivis la bombadon krom unu blindulo. Kaj la patrino de KENIĈI tre ĝojis pro lia postvivado.



Kaj la milito finiĝis en la 15a de aŭgusto, 1945. Kaj la lernejo ree malfermiĝis.
Lia amiko, kiu antaŭe iĝis soldato pro patriotismo, revenis al KENIĈI kiel blindulo. Li blindiĝis en milito.


Fino