En Japanio lastatempe multaj trafikaj akcidentoj estas raportitaj sur ĵurnaloj.
La 12an de Aprilo neregita aŭto atakis pasantojn, kaj 8 pasantoj mortis en la urbo Kioto.
La 23an de Aprilo junulo sen aŭtista licenco atakis la vico de infanoj, kiuj estis irantaj al la lernejo. Tiu "akcidento" mortigis tri homojn (du infanojn kaj unu gravedulinon). La junulo sen licenco tiam jam veturis per aŭto daŭre 30 horojn! Li diris, "mi estis tre ege dormema".
La 29an de Aprilo (feria tago) turisma aŭtobuso koliziis al muro sur la aŭtovojo. 7 homoj mortis. La buso estis iranta al la "Disney-Land".
La 3an de Majo la tria klasa knabino (8 jaroj) estis surveturita per aŭtobuso. Ŝi volis ludi per "Skateboard (Rul-tabulo)", kaj estis iranta al la parko. Ŝi mortis.
Kaj 7an de Majo 12 jara knabo sur la al-lerneja vojo estis surveturita per la aŭto de instruisto. Li estas grava sen konscio.
Ĝisfunde oni devas preni rimedojn kontraŭ trafika akcidento.