Nobel-premiita homo, d-ro Jamanaka-Sxinja

Lerneja epoko

D-ro JAMANAKA-Ŝinja (Yamanaka-Shinya), en sia studenta epoko li komence apartenis ĵudan klubon. Sed en ĵudo lia genua ligamento rompiĝis (ŝiriĝis). Li forlasis la klubon, kaj post la genua restariĝo li apartenis al rugbea klubo. En la klubo li ostrompiĝis diversaj partoj de korpo pli ol dek fojon. Dekomence li celis fariĝi kuracisto, kaj tiam li volis fariĝi sporta ortopediisto.

Studenta epoko kiel kuracisto

Li sukcese fariĝis kuracisto. Sed liaj pacientoj estis ne nur ostrompitoj, sed diversaj malfacilaj malsanuloj kiel ekzemple reŭmatismuloj. Li ŝokiĝis vidinte la strange deformajn ostojn pro reŭmatismo.
Kaj krome li ne estis lerta en mana laboro. Li bezonis du horojn por operacio kiu kutime necesas dudek minutojn. Post operacio li pardonpetis al la paciento. Kaj antaŭuloj moknomis lin kiel "Ĵama-naka" (ne "Jamanaka", sed "Ĝena-naka").
Li rigardis sin malkompetenta al klinikisto, do li eklaboris en la kampo de baza medicino.
Ankaŭ de tiam li estis en malfeliĉo en laboro, do li fojfoje falis deprimon. Li lernis kaj studis diversajn lokojn inkluzive de alilande, sed en Japanio ĉiam li (liaj laborejoj) ne havis monon por studado. Li de matene ĝis vespere bredis kaj zorgis musojn por eksperimento.
Li provi petis al la seĝo de "NARA Instituto de Scienco kaj Teknologio", kaj li estis prenita.
Poste li sukcesis produkti homan iPS-ĉelon.

Liaj motoj

VW

1. Li diris "VW". Ĝi estas en la angla "Vision and Hard Work" (perspektivo kaj diligenta laborado). "Ĉar mi estas japano, do facile diligentas. Sed sen klara celkonscio, la diligenteco estas vana. Okupata homo ofte kontentiĝas de sian okupitecon, kaj ofte perdas veran celon de pristudado. Havi kaj teni perspektivon tre gravas.

Vojo estas mistera

2. Kaj alia lia moto estas "la vojo al sukceso estas nekomprenebla" (en la angla:"Everything in life is like the horse of the old man, Sai" aŭ "inscrutable are the ways of heaven"). Laŭ li, ĝi estas, ke oni ne povas taksi ĉu bona aŭ malbona pri diversaj aferoj aperantaj sur la vojo de pristudado.

Mi gratulas lian ricevon de Nobel-premio. Kaj mi esperas, ke pli frue kaj pli multaj pacientoj estos helpataj per progresoj de sciencoj.


iPS細胞

enkondukigitaj plurig^-povaj trunkaj c^eloj
Induced pluripotent stem cells
人工多能性幹細胞