世界エスペラント協会・世界エスペラント青年機構・国際エスペラント教育者連盟の反戦・平和の声明2023.10.24

世界エスペラント協会、世界エスペラント青年機構、国際教育者エスペラント連盟による反戦・平和の宣言

helpite de Google Translatehttps://uea.org/aktuale/komunikoj/2023/Kontraŭmilita-porpaca-deklaro-de-UEA-TEJO-kaj-ILEI
2023年10月7日パレスチナハマスからイスラエルへの攻撃に始まり、ただちにイスラエルによるパレスチナに対するジェノサイドに関連してN-ro 1137 (2023-10-25)
世界エスペラント協会、世界エスペラント青年機構、国際教育者エスペラント連盟による反戦・平和の宣言Kontraŭmilita, porpaca deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI
現在の中東における紛争について絶えず報道されてるニュースは、とりわけ民間人も怪我や必要な生活手段の欠如による死や苦しみにさらされている時、戦争が私たちの世界の人々にもたらす影響を浮き彫りにしています。   La daŭre raportataj novaĵoj pri la aktuala konflikto en Mezoriento reliefigas la sekvojn de militoj por la popoloj de nia mondo, aparte kiam ankaŭ civiluloj estas trafitaj per morto kaj suferado pro vundiĝo aŭ manko de necesaj vivrimedoj.
 中東だけでなく、世界中の複数の地域で、何十もの暴力的な軍事紛争が発生し、何の罪もない人々を滅ぼし苦しめています。子どもたちも例外ではありません。   Ne nur en Mezoriento sed en pluraj mondpartoj okazas dekoj da perfortaj militaj konfliktoj, kiuj pereigas kaj suferigas senkulpulojn, ne esceptante infanojn.
 10月24日の国連デー(2023年10月20日の関連プレスリリース1136を参照)に際し、世界エスペラント協会は紛争の平和的解決に対する断固とした支持を改めて表明します。     Okaze de la UN-tago, la 24-an de oktobro (vidu la koncernan Gazetaran Komunikon 1136 de la 20-a de oktobro 2023) Universala Esperanto-Asocio ripetas sian firman subtenon de paca solvo de konfliktoj.
政治的立場の中立に関する会則に従い、UEAは、TEJOとILEIの支持も得て、集団であれ個別であれ、外交的およびその他の取り組みや手段による紛争解決を支持します。Laŭstatute neŭtrala pri politikaj pozicioj, UEA, kun la subteno de TEJO kaj ILEI, tamen apogas konfliktsolvadon laŭ diplomatiaj kaj aliaj iniciatoj kaj rimedoj, grupe kaj individue.
エスペラント話者のコミュニティは、戦争の停止と撲滅に向けて人類を前進させることを目指しています。La Esperanto-parolanta komunumo celas progresigi la homaron al ĉesigo kaj eliminado de militoj,
そして、人々の相互理解のための言語的、文化的、社会的正義を含む人権の国境を越えた尊重を通じて、より平和な共存を目指しています。kaj al pli paca kunvivado per transnacia respekto al homaj rajtoj, kiuj inkluzivu lingvan, kulturan kaj socian justecon por popola interkompreniĝo.
 今年12月10日に、世界人権宣言75周年を迎え、人々がその原則と理想を認識する機会となっています。   La 10-an de decembro ĉi-jare okazos la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu donos al la popoloj la okazon reagnoski ĝiajn principojn kaj idealojn.
この宣言はいくつかの条項において、継続的な軍事紛争の容認に根本的に反対しています。Tiu ĉi deklaracio en pluraj artikoloj principe kontraŭstaras akcepton de daŭraj militaj konfliktoj.
例えば、いかなる人も《残虐、非人道的、または品位を傷つける扱い》を受けるべきではなく(第5条)、誰もが《自分とその家族の健康と幸福に十分な生活水準への権利》を有する(第25条)、とあります。Ekzemple, neniu homo suferu 《kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon》 (artikolo 5) kaj ĉiu havu la 《rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio》 (artikolo 25).
 世界エスペラント協会は、規約の第 5 条により、次の原則に加わること(?)を宣言します。   Universala Esperanto-Asocio deklaras sian aliĝon al tiuj principoj, laŭ artikolo 5 en sia Statuto:
《良好な国際関係と人権の尊重は…、UEAの活動にとって不可欠な条件である》。《bonaj internaciaj rilatoj kaj respekto al la homaj rajtoj ... estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj》.
私たちは、個別に、また共同で、TEJO、ILEI、志を同じくする政府および非政府組織とともに、すべての人の尊厳を認め、諸個人・諸国民の間の自然な〔武力等に依らない?〕平和を目指し、継続的な非暴力で平等な相互理解の基礎を築くために努力します。Ni strebas individue kaj kolektive kun TEJO, ILEI, samprincipaj organizaĵoj registaraj kaj neregistaraj, por krei la bazojn por daŭra senperforta kaj egaleca interkompreniĝo, celante al natura pacemo inter individuoj kaj popoloj, rekonante ĉies dignon.
エスペラント語創始者であるルドビコ・ザメンホフ博士は、別の世界を想像するよう着想しました。そこでは尊重と寛容が暴力にとって代わっています。La iniciatinto de Esperanto, D-ro Ludoviko Zamenhof, inspiriĝis imagi alian mondon, en kiu respekto kaj toleremo anstataŭus perfortadon,
ザメンホフ博士が希望したのは、私たちの言論コミュニティが、深く平和的な交流によって満たされている未来の地球社会の模範的なモデルとなることでした。kun espero ke nia parolkomunumo donus imitindan modelon por estonta tergloba socio regata de profunde paca interagado.
2023/10/24La 24-an de oktobro, 2023
世界エスペラント協会Universala Esperanto-Asocio (UEA)
世界エスペラント青年機構Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
国際エスペラント教育者連盟Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)