2022年3月8日の国際婦人デーに際しての国際エスペラント協会のメッセージ

https://uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Mesagxo-de-UEA-okaze-de-la-Internacia-Virina-Tago-8-marto-2022
N-ro 1028 (2022-03-07)
2022年3月8日の国際婦人デーに際しての国際エスペラント協会のメッセージ Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
国連(経済社会理事会(ECOSOC: Economic and Social Council)、 国連事務局のグローバル・コミュニケーション局(DGC: Department of Global Communications)に送付されたメッセージ。 [ Mesaĝo sendita al UN (Ekosok kaj Departemento pri Tutmonda Komunikado).
みなさんの地元や国の雑誌に転載し、またみなさんのその他の伝達媒体に載せていただきますように。感謝いたします。 Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
 2022年3月8日の国際婦人デーに際し、国際エスペラント協会は国連に挨拶をお送りいたします。また今年の婦人年のテーマ「持続可能な明日に向けて、ジェンダー平等をいま」を支持いたします。   Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: 《Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.》
ジェンダー平等は平和な世界に不可欠です。平和な世界の下で、持続可能な未来のために連帯の精神で誰もがともに働くことができます。 Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco.
 しかし、今年の私たちの連帯はまず第一に、戦争地域にある女性たちとの間にあります。   Sed ĉi-jare nia solidareco troviĝas unuavice kun tiuj virinoj en militaj zonoj
そこでは彼女たちは自分たちの子どもの盾となって奮闘しています。 kiuj luktas por ŝirmi siajn infanojn,
彼女たちは老人を守るために努力しています。 kiuj klopodas defendi maljunulojn,
また彼女たちは、周囲で戦闘が激化している間ですら、その影響を抑えるために身を挺しています。 kiuj volontulas por limigi la efikojn de milito eĉ dum milito daŭre furiozas ĉirkaŭ ili.
コロナ禍の直後に彼女たちはそれをやっています。コロナは多くの人々に惨めさをもたらしました。教育を壊滅させ、世界中の子供たちを危険にさらしました。 Ili tion faras tuj post KOVIM, kiu alportis aflikton al multaj homoj, disrompis edukadon kaj endanĝerigis infanojn tra la tuta mondo.
戦争と病気はすべての人を脅かします。 Milito kaj malsano minacas ĉiujn homojn:
これらの脅威を克服するために平和的に働くことは、男性も女性も同様にすべての人の課題です。 estas la tasko de ĉiuj, viroj same kiel virinoj, labori pace por superi tiujn minacojn.
 持続可能性を目指して、   Celante daŭripovon,
私たちは世界を変えることを目指しています。 ni celas ŝanĝi la mondon;
しかし今日、大多数の女性は、単に世界の秩序に残っているものを維持するために働くことを強いられています。 sed hodiaŭ multegaj virinoj estas devigataj labori simple por apogi tion kio restas en monda ordo,
彼女たちを脅かす破壊の力を押し戻すことが強いられています。 kaj retropeli la fortojn de detruado kiuj minacas ilin.
世界の非常に多くの地域で、言語の力は暴力の力に取って代わられているか、無秩序を広めるために間違った使われ方をしています。 En tiel multaj mondopartoj, la potenco de la lingvo cedis al la potenco de perforto aŭ misuziĝas por disvastigi malordon.
これらの混乱に抗議し、世界の秩序の再建を主張する勇気ある女性たちに敬意を表します。 Ni salutas tiujn kuraĝajn virinojn kiuj protestas kontraŭ tiu malordo kaj kiuj pledas por restarigo de ordo en mondo
彼女たちの声はこのような世界において、ついには聞き届けられねばなりません。 en kiu finfine iliaj voĉoj estu aŭskultataj
破壊の武力は安寧と平和と平等の声にとってかわられなければなりません。 kaj la fortoj de detruo cedu al la voĉoj de ordo, paco kaj egaleco.
 私たちは、国連に対し、それが創設された任務を遂行することを、そして加盟国にはそれを可能にするよう要請します。   Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi plenumu la taskon por kiu ĝi estis kreita, kaj al ties membraj ŝtatoj ke ili ebligu tion.
注:UEA(国際エスペラント協会)はまた、UEAが加盟している市民社会のための国連との協議プラットフォームであるCoNGO(非政府組織会議)の支援の下で、女性の問題に関するウクライナに関する宣言に共同署名しました。この声明は、CoNGOページで英語で読むことができます   Noto: UEA ankaŭ kunsubskribis deklaron pri Ukrainio virin-rilatan sub aŭspicio de CoNGO (Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj), konsulta platformo kun UN por la civila socio, de kies estraro UEA estas membro. La deklaro legeblas en la angla sur la paĝo de CoNGO:
リンク ngocongo.org/cease-the-war-against-ukraine-and-resolve-it-peacefully-and-diplomatically-civil-society-organizations-said-in-a-joint-statement