Pri la rezulto de la baloto (oktobro, 2024)

Ni daŭre plivastigu solidarecon kaj kunlaboron,
levu la postulojn "ne-militon, homajn rajtojn kaj vivrimedojn",
pli altigu niajn voĉojn de nia labora kampo por paca kaj justa socio
kaj realigu niajn postulojn
─ Responde al la rezultoj de la elekto de la 50-a Ĉambro de Reprezentantoj ─



La 30a Oktobro, 2024
Tut-Japana Federacio de Demokrataj Medicinaj Institucioj
Prezidanto MASUDA-Tsuyoshi



Kolegoj, kaj kamaradoj de kunmovadaj organizoj

  La 50-a Reprezentantĉambro-elekto okazis la 27-an de oktobro.

  Kiel rezulto de la parlamenta balotado, la reganta koalicio de la Liberala Demokrata Partio kaj la partio KOUMEI-To perdis 64 seĝojn (-56 seĝoj de la Liberala Demokrata Partio kaj -8 seĝoj de Komeito), la nombro de iliaj seĝoj falis de 279 seĝoj antaŭ la elekto al 215. Tiu nombro de seĝoj estas malproksime de la plimulto de 233 kaj signifas severan juĝon de balotantoj.
Tio estas la historia malvenko de la regpartioj post la jaro 2009, tiam la regpartioj devis forlasi la registaron.
La Konstituciaj Opoziciaj Partioj pliiĝis je 53 seĝoj :
la Konstitucia Demokrata Partio de Japanio, de 98 al 148 seĝoj;
la Japana Komunista Partio, de 10 al 8 seĝoj (malpliiĝis);
la Reiwa Shinsengumi, de 3 al 9 seĝoj;
la Socialdemokrata Partio, de 1 al 1 seĝo.
Kaj aliaj opoziciaj partioj pliiĝis je 20 seĝoj :
Ishin, de 44 al 38 seĝoj (malpliiĝis);
la Demokrata Partio de Japanio, de 7 al 28 seĝoj;
la Sansei Partio, de 1 al 3;
la Konservativa Partio, de 0 al 3.
Ĉi tio klare montras, ke multaj balotantoj ne toleras politiakn korupton de frakcioj organizitaj de la Liberala Demokrata Partio, kiuj kontraŭleĝe kolektis nigran monon.
Plie, en Okinawa, du tuta-Okinawaj kandidatoj venkis en unu-sidlokaj balotdistriktoj. Kaj je samtempe okazinta alelekto por la Iwate-balotdistrikto de la Ĉambro de Konsilistoj, komuna opozicia kandidato venkis.
Ekde 2012, la reĝimo de ministroj Abe, Suga kaj Kishida per siaj plimultecon en la parlamento malsufiĉe debatinte faris kontraŭkonstituciajn militpreparojn. Tiuj estas ekzemple efektivigado de sekurecleĝaro (militleĝoj), duobligo de la defendbuĝeto kaj ekipado de la kapablo ataki malamikajn landajn bazojn. Por pligrandigi la armadan buĝeton, la buĝeto de sociala sekurigo estis subpremita. Tio sekvigas minaci la daŭrigon de multaj medicinaj institucioj kaj flegejoj, kaj pliigante la suferon de flegistaj laborantoj.
La registaro daŭris monan malstreĉiĝo sub "Abenomics", lasis malfortiĝon de la eno kaj aliĝon de prezoj. Salajraj plialtiĝo ne atingis la altiĝantajn prezojn, do realaj salajroj malpliiĝis kaj stagnis. Tio ŝovas la vivojn de loĝantoj en malfacilaĵojn.
Ili ankaŭ ignoris postulojn por homaj rajtoj, kiel ekzemple la leĝigo de elekteblaj apartaj familiaj nomoj por geedzaj paroj, samseksa edz(in)eco, kaj rifuzis ratifi selektemajn protokolojn kiel ekzemple la Konvencio pri la Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj.
Sub ĉi tiuj cirkonstancoj, balotantoj klare kondamnis en la elekto la korupton, ke la membroj de la Liberala Demokrata Partio havi kontraŭleĝajn monrimedojn kaj riĉigis siajn proprajn poŝojn. La rezulto de balotado estas natura demokratia figuro.
Krome, la rezulto de tiu elekto signifis, ke la Liberala Demokrata Partio kaj Komeito-partio sole estas nesufiĉa 95 seĝojn al la 310 seĝoj t.e. du trionoj el la tuta seĝaro, kiu estas necesa seĝ-nombro por por iniciati amendon de la konstitucio.
Eĉ la nombro seĝoj de Ishin, Demokrata Partio de Japanio, Sansei-partio kaj Konservativa Partio, kiuj montris deziron revizii la konstitucion, sume estas 72, tio ankoraŭ ne sufiĉas por revizii la konstitucion. La rezulto de elektado bremsas la movadon revizii la konstitucion.

Kolegoj, kaj kamaradoj de kunmovadaj organizoj

Dum la parlamenta balotado, multaj opoziciaj partioj faris promesojn kiuj estis kongruaj kun la postuloj de la Demokrata Federacio de Medicinaj Sciencoj, "Ŝanĝiĝu al politiko kiu elspezas monon por vivo kaj vivado".
Ekzemple daŭrigo de paperaj sanasekurkartoj (la registaro nuligas ilin kaj anstataŭas integran ciferan karton),
leĝigo de selektemaj apartaj familiaj nomoj por geedzaj paroj,
subteno por flegistaj instalaĵoj inkluzive de hejm-vizitaj flegistaj rekompencoj,
financa subteno por medicinaj institucioj,
enkonduko de subvencioj por multekostaj lernej-kostoj,
kaj malpermeso de donacoj al politikaj partioj de entreprenaj organizoj ktp.

  Ni devas plifortigi nian movadon kun la civitanoj kiuj kreis la novan situacion, vastigi solidarecon kaj kunlaboron, kaj levi niajn voĉojn alte sur la frontaj linioj de "ne-milito, homaj rajtoj kaj vivrimedoj" al paca kaj justa socio, kaj realigu niajn postulojn.