*[マルタ] 6-0051

  --- Sinjorino, --- ŝi diris post momento, ---  
ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon;  
ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj...,  
jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro.  
Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. pretendoj (権利や要求についての)自己主張
Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...  

*[マルタ] 6-0050

  Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:  
  --- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.  
  Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo.  
La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare;  
sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis. konturo 外郭、外形、輪郭

*[マルタ] 6-0049

  --- Ĝi nenion utilus al vi, --- interrompis Zminska.  
  --- Kial, sinjorino?  
  --- Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis... kun pura konscienco 清い良心で(テモテへの第二の手紙の訳例)、良心に恥じることなく(ザメンホフ第五回エスペラント大会での演説の訳例)
  Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon;  
ĉi tiu post momenta halto aldonis:  
  --- Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj. ekskluzive 独占的に、もっぱら。ekskluzive de ~ であれば、「~を除いて」
  --- Viroj? --- elbalbutis Marta, --- kial ekskluzive viroj? balbuti どもる・口ごもる

*[マルタ] 6-0048

  Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino,  
sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. nekonveneco 不適切さ / senceleco 目的の無さ、無駄であること
Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.  
  --- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn...  
  --- Lecionojn de franca lingvo? --- interrompis la mastrino de la loĝejo.  
  --- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo...  
iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis.  
Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn... kompletigus 完成させる、補完することができる、ちゃんとすることができるかも。

*[マルタ] 6-0047

  --- Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro. se vi ie sxin lokus 彼女(子ども)をどこかに置いておけば
  --- Neniam! --- ekkriis Marta, interplektante la manojn, --- interplektante 組み合わせながら
neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn...  
Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero...  

*[マルタ] 6-0046

Mi ree komencu.

  Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj,  
el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon;  
ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; naiveco 無邪気さ
ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias...  
Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. 神に対して許され、牛には許されていないことについてしか
La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio,  
diris al ŝi tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero,  
sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo. triviale 野卑に、低級に、いやらしく

*[マルタ] 6-0045

  --- Sinjorino, --- ŝi diris post momento, --- la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. parencino 女の親族、身内。
Ĉu ŝi estas tiel alte klera?  
  --- Ne, --- respondis Zminska, --- ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.  
  Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, rigid-miena こわばった顔つきの / gliti rideto 微笑みがもれる
kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris ≪Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?≫