| Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris: | |
| --- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj. | |
| Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. | |
| La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; | |
| sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis. | konturo 外郭、外形、輪郭 |