Koreaj Bombitoj Atomaj en Nagasaki


Por Koreanoj kaj iliaj familioj kiuj atombombite mortis en la severaj laboroj pro perforta forkondukado kaj rekvizicio


1910-8-22, La Japana Registaro validigis "La Pakton pri Anekso inter Japanio-Koreio", kaj tute kolonie regis Koreion. Pro tio, koreanoj, kiuj perdis liberon kaj homrajton kaj krome karajn terojn, do sekve perdis vivrimedon, enmigris en Japanion. Kaj poste Japanio trude rekviziciis korean popolon. Ilia nombro estis 2,365,263, kaj la nombro de koreano loĝanta en Nagasaki-gubernio estis ĉirkaŭ 70,000 je 1945 (laŭ registaro). Kaj ĉirkaŭ la urbo Ngasaki 30000 kaj kelkmiloj da koreanoj loĝis, kaj ili estis laborigita trude MITSUBISI-ŝipkonstruejo; ŝtalejoj; fabrikoj de elektra maŝino; arsenaloj (armilo-produktejo); aŭ konstruado de vojoj; konstruado de subteraj ŝirmejoj ktp. 1945-8-9 pro atombombado de Usono ĉirkaŭ 20 mil koreanoj estis bombitaj kaj 10 mil mortis.
Ni, sen-nomaj japanoj oferis siajn sincerajn monojn, kaj fondis ĉi tiun funebran monumenton por 10 mil koreanoj kiuj kruele mortis ĉi tie fremda loko Nagasaki. Iam Japanio per armita forto Koreion minacis, koloniigis, ties popolon perforte forkondukis, brutale laborigis, kaj fine lasis morti en atombombado. Pri la milita respondeco ŝuldanta al ni, ni pardonpetas al ili kaj elkore esperas aboliĝon de nukleaj armiloj kaj unuiĝon de Koreio en paco.


Fondite de Asocio Protekti Homrajtojn de Koreano en Japanio

強制連行および徴用で重労働に従事中被爆死亡した朝鮮人とその家族のために。

1979.8.9.

1910(明治43)年8月22日、日本政府は「日韓併合条約」を公布し、朝鮮を完全に日本の植民地支配下に置いたため、自由も人権も、さらに貴重な土地も奪われ、生活の手段を失った朝鮮人たちは日本に流入した。その後、日本に強制連行され強制労働させられた朝鮮人は、1945(昭和20)年8月15日の日本敗戦当時は、実に2,365,263人、長崎県全体に在住していた朝鮮人は約7万人という多数に上がった(内務省警保局発表)。そして長崎市周辺には約3万数千人が在住し、三菱系列の造船所、製鋼所、電機、兵器工場などの事業所や周辺地区の道路、防空壕、埋立て等の作業に強制労働させられ、1945(昭和20)年8月9日のアメリカ軍による原爆攻撃で約2万人が被爆し、約1万人が爆死した。

 私たち、名もなき日本人がささやかな浄財を拠出して異郷の地長崎で悲惨な生涯を閉じた1万余の朝鮮人のために、この追悼碑を建設した。かつて日本が朝鮮を武力で威かくし、植民化し、その民族を強制連行し、虐待酷使し、強制労働の果てに遂に悲惨な原爆死に至らしめた戦争責任を、彼らにおわびすると共に、核兵器の絶滅と朝鮮の平和的な統一を心から念じてやまない。

1979年8月9日

長崎在日朝鮮人の人権を守る会

https://nagasakipeace.jp/japanese/map/zone_inori/tsuito_chosenjin_giseisha.html

*[C^iutaga vivo] Mia filino


Vi, mia filino.
Mi pensis, ke se vi kreskus pura kaj rekta tiel kiel via nomo signifiĝas,
vi certe suferos pro malakordo inter vi kaj aliaj.
Vi, jam suferas, kvankam vi estas ankoraŭ 15 jarojn aĝa.
Ne volas iri lernejon vi.
Via korpo baras vin iri al lernejo.


Mi asertas, ke
la instruistoj estas idiotaj kaj nekompetentaj,
klasanoj estas malpuraj kaj fekaj,
vi ne estas peka sed justa.
Ignoru la klasanojn!


Sed vi koleras, ke mi neniam komprenas vin.


Mi pensas, ke ĉar vi kreskas pura kaj rekta tiel kiel via nomo signifiĝas,
kaj vi suferas.
Ĉu mi povas gardi vin, protekti vin?

*[マルタ] 6-0056

  --- Vi, sinjorino, ne estas la unua, ---  
ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, ---  
vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero.  
De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas!  
Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem.  
Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, --- 経験の無い人たちは少数で理解力がない、そういう人たちのために事情を説明してみようとは思わない。
al ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto. 必要な戦い、避けられない幻滅、昼間のように明白で同時に夜のように暗い事実が、皆にそれらを明らかにしてくれるでしょうから。
  Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn.  
Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta,  
en ilia profundo estis iom da tia kunsento,  
kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo,  
rigardas naivan infanon,  
kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si.  
Marta silentis.  
Ŝi estis dirinta la veron:  
la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo  
kaj neniel povis klarigi al ŝi tion,  
kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton.  
Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: precize 明確に、正確に、はっきり
ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri.  
Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize:  
la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono... trudigxa rememoro 強迫的な思い

*[マルタ] 6-0055

 
  --- Pardonu, sinjorino, --- ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, --- pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado.  
Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone.  
Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras;  
mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras,  
ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj.  
Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano...  
Miaj pensoj konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas... mi ne komprenas...  
  Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo.  
Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo.  
La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tego カバー、被覆物
tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj.  
Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.  

*[マルタ] 6-0054

  --- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, --- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto.  
Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.  
  --- Kial, sinjorino? --- mallaŭte demandis la juna virino.  
  --- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, --- respondis la mastrino de la oficejo.  
  Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado. klini kapon = kapklini うなだれる

*[マルタ] 6-0053

  --- Certe, --- ŝi diris, --- se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...  
  --- Kial, sinjorino?  
  --- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta...  
Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado.  
Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn...  
  --- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, --- respondis Marta;  
--- mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. instru/it/ec/o 学識(前にも出てきた)
Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.  

*[マルタ] 6-0052

  --- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis Zminska.  
  --- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, --- rimarkigis Marta.  
  --- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensiĝis.  
  --- Sekve, --- ŝi diris post momento, --- kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?...  
  --- La lingvoj, artoj...  
  La okuloj de Marta ekbrilis per espero.  
La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis. akira rimedo ここでは akirinta rimedo ではなく rimedo por akiri なのだろうか。akira という用例は見たことがない。
  --- Artoj, --- ŝi eldiris rapide, --- sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.