| --- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis Zminska. | |
| --- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, --- rimarkigis Marta. | |
| --- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensiĝis. | |
| --- Sekve, --- ŝi diris post momento, --- kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?... | |
| --- La lingvoj, artoj... | |
| La okuloj de Marta ekbrilis per espero. | |
| La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis. | akira rimedo ここでは akirinta rimedo ではなく rimedo por akiri なのだろうか。akira という用例は見たことがない。 |
| --- Artoj, --- ŝi eldiris rapide, --- sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn. |