Mi aŭskultis la rakonton je radio.
Troviĝis ĵaluza viro. Ankaŭ hodiaŭ en lia laborejo li suspektas sian edzinan adulton.
"Kiam mi eliris el hejmo, mia edzino ŝajnis iel stranga."
Do, antaŭ la fino de la labortempo li kurante reiris hejmen. Suprenkuris li en la apartamento al la kvinetaĝa sia hejmĉambro, malfermis la pordon, kaj serĉis malvirtan viron.
"Kie, kie estas viro!? "
Tamen nenie li trovis viron.
Li senintence malsupren vidis el la fenestro, unu viro kuras sur strato levante pantalonon.
"Jen, kromviro!"
Li manlevis grandan malvarmigujon, kaj alĵetis ĝin al la viro kuranta levante pantalonon. Kaj la malvarmigujo trafis al la viro, kaj la viro tuj mortis. Ĉar la ĵaluzemulo mortigis unu personon, li ne povis esti ordinare, do li tuj poste...
Homo, post morto, venas al la juĝejo, kaj dio juĝas, ĉu li devas iri paradizon aŭ inferon.
Dio: Mi estas dio. Vi mortintoj, honeste konfesu, kial vi venas ĉi tien. ... Jen, sekvanta mortinto, venu!
Viro A: Jen mi estas.
Dio: Kial vi venas ĉi tien?
Viro A: Mi ne scias. Mi estis kuranta levante pantalonon, kaj malvarmigujo falis al mi de ĉielo.
Dio: Ho, jes. Tio estis tre granda malbonokazintaĵo al vi. Iru al la paradizo. ... Bone... sekvanta mortinto!
Viro B: Jen, mi venas.
Dio: Kial vi venas ĉi tien?
Viro B: Mi estis tre ĵaluzema homo. Mi mortigis homon per alĵeti malvarmigujon pro mia ĵaluzo. Do, mi tuj mortigis min...
Dio: Vira ĵaluzo venigas malbonaĵon. Kaj ĵaluzo estas malbela. Tamen vi jam estas absolvita, do iru paradizon. ... Hum, sekvanta mortinto!
Viro C: Mi estas antaŭ vi.
Dio: Kial vi venas ĉi tien?
Viro C: Mi tute ne komprenas. Mi nur estis en malvarmigujo. Kaj sekve mi venis ĉi tien. Mi ne scias kial mi estas ĉi tie.