Vojagxeto

En la 27a de aŭgusto, sabate, mi kun mia filino vizitis faman akvofalon "YOH-ROH NO TAKI" ("Akvofalo de Vivzorgi-maljunulon").
養老の滝|施設案内|養老公園(岐阜県)|アートと歴史にふれる自然の地形を生かした観光スポット



La nomo de la akvofalo "YOH-RHO" (Vivzorgi Maljunulon) estas el jena legendo pri filia fideleco.

Iam antaŭ longa tempo unu malriĉa juna arbohakisto rigardis akvofalon kiu faladas de sur la altega roka muro al profunda valo. Kaj li pensis, "bonus, ke la akvo estus sakeo (alkoholaĵo)" kaj imagis sian maljunan patron, kiu ĝojas je la sakeo. Tiam liaj piedoj glitiĝis sur la roko, kaj li falis de sur la roko kaj li svenis. Post baldaŭ li malsvenis kaj rimarkis bonan odoron de sakeo. Li ĉirkaŭrigardis.
Inter proksimaj rokoj fontis ora akvo kaj li lekis ĝin, ĝi gustiĝis sakeo. Li ĝin ĉerpis kaj reveninte trinkigis ĝin al sia maljuna patro. La patro tre ĝojiis kaj tute junuliĝis (laŭlitere).
Tiun epizodo oni komunikas al ĉefurbo, kaj la imperiestro (virino) GENSHO (680-748 p.K.) vizitis tien. Kaj la imperiestro trinkis la fonton kaj diris, "ĝi estas junuliga akvo, kiu prizorgas maljunulon" kaj ŝi ŝnaĝis la erao-nomon "YOH-RHO".

Al la akvofalo YOH-ROH

De mia loĝloko al la akvofalo motorcikle mi veturis portante mian filinon. La distanco estas ĉirkaŭ 130 kilometroj. Tra ekspresa aŭtovojo mi veturis. La ekira tempo estis la oka, la alveno estis je la deka kaj kelkaj. Mi metis mian motorciklon en la parkejo dekliva. De la parkejo al la akvofalo oni devas piediri je 1300 metroj! La tuta vojo estas suprenira deklivo. Mi kutime ne movas korpon, do korpa forteco estas tute malsufiĉa. Anhele, anhele iris mi kaj alvenis al la akvofalo.
La akvofalo ne estas tiom granda, sed bela. Ĝi estas en la arbara monto. Ankaŭ la vojo al la akvofalo estas belega. Ne malmultaj vizitantoj tie kaj ĉi tie fotante promenis. Delonge mi volas viziti tien, do mi estis kontenta.


La Parko, YOH-ROH TEN'MEI HANTEN CHI / Reversible Destiny-Yoro / YOH-ROH, LA LOKO, JE KIU LA DESTINO IENVERSAS

https://www.yoro-park.com/en/

2.1 kilometrojn sube de la akvofalo estas la parko "YOH-ROH TEN'MEI HANTEN CHI". Ankaŭ ĉi tiun parkon mi volis iam viziti de longe. Pir la parko, ĉiuj, kiuj vizitis tiun, senescepte diris al mi, ke la parko estas senvalora, kaj ne necesas viziti tien. Do, nepre mi devas viziti tien. Kaĥa! Por eniri oni devas pagi 770 enojn por unu persono! Mi pagis por du personoj. Kaj tie, la parko mem estas terura deklivo. Plata vojeto tre rara. Mi trapaŝis duonon de la parko, sed tute laciĝis mi. Eliru ni, malsatas mi, estas lacega!! Antaŭ tuton de la parko mi vidis/paŝis, ni eliris. Kaj ni trinkis ege multekostan cidron (-similigan trinkaĵon), nomata "YOH-ROH saidaa".



Al la monto IBUKI

Ni estis tre malsata. Kaj en urbeto proksime de la akvofalo troviĝas kelkaj bovaĵaj restoracioj. Sed mi planis tagmanĝi proksime de la monto. Ni alvenis al la montopiedo kaj serĉis restoracion. Sed unu havas tro multekostajn menuojn, kaj aliaj restoracioj estis fermitaj aŭ ne plaĉis al ni. Ĉar ni ne trovis aliajn restoraciojn, ni aĉetis sandviĉojn je oportuna (krak-) butiketo kaj manĝis ilin en la parkejo de la butiketo. Sen alia rimedo...

La monto IBUKI

La vojo suprenira de la monto estas paginda, dumil ducent enojn por motorciklo. Iom multekostas por mi. Sed la vojo estas amuza, vidaĵo sur la vojo estas bela, la temperatulo estas malvarmiĝanta.

Post ĝuo de la rajdado, ni atingis la vasta parkejo proksima al la montopinto. Tie troviĝas vendejo-restoracio. Ni volis manĝi ion sed je la restracio oni devas aĉeti manĝ-bileton de bileto-maŝino, kaj la maŝino ne redonas restmonon. Alivorte ekzemple ĝustan 890 enojn oni devas havi kaj pagi. Ĉar ni ne havis monerojn, ni rezignis teleran manĝaĵon. Ni aĉetis nur kuketojn en la vendejo.
Kaj poste ni fotante pejzaĝojn piede supreniris de la parkejo al la pinto. Kelkaj vojetoj kondukas vizitantojn al la pinto. Mi anhele anhele iris.

Antaxu ĉirkaŭ tridek jaroj, mi vizitis tie per buso kun mia edzino. Ankaŭ tiam ni iris al la pinto. Oni povas atingi por tridek minutoj. Ni promenadis sur pinto-parto kaj revenis la parkejon. Sed la reira buso jam foriris. La tempo estis antaŭ la kvara ptm. Kaj la buso estis la lasta en la tago. Ni ne pensis, ke tiom frue la buso ne veturas. Ni petis nekonatajn aŭtojn kaj estis kondukita al la montopiedo.

Sur la pinto estas vendejoj multiĝintaj. Antaŭ tridek jaroj vendejoj estis malpli.


Ĉiuokaze la pejzaĝo de la pinto estas grandioza panolamo. Nuboj estis iom multaj, sed sufiĉe belan vidon ni ĝuis.

Ni promenadis kaj revenis al la parkejo.





Multe ni marŝis.
Reveninte al hejmurbo ni manĝis ramenojn.