La knabino kun blanka flago

Dramo de TV-programo bazinta de fakto

(Mi spektis ĝin de mezo ĝis fino de la dramo.)

En la finepoko de la dua mond-milito, la gubernio Okinaŭao de Japanio fariĝis tre terurega kaj mizerega batalejo envolvinte la loĝantojn.
La viktimoj atingis pli ol unucent kvindek mil; mortis unu persono el kvar loĝantoj en Okinaŭao.




(legu plie)




    En 1944 jaro. Macukaŭa-Tomiko vivis kun patro, du fratinoj, kaj frato. Tomiko, 6 jarojn aĝa knabino, estis plej juna.

    Okinaŭao ankoraŭ ne estis batalejo, kaj la familio Macukaŭa laboris en agrikulturo.











    La stato de la milito malboniĝis por Japanio. Patro eliris por serĉi nutraĵon por armeo; tamen li ne revenis malgraŭ tagoj.

    Patro antaŭe diris al gefiloj, se li ne revenus, agu saĝe.



    Fine Usona armeo proksimiĝis al la geknaboj, kaj la bombado timigis ilin.

    Kaj la najbaraj loĝantoj forlasis siajn domojn, kaj eskapis el la bombado.



    La frato de Tomiko mortis kaj Tomiko forvagis el siaj fratinoj; Tomiko fariĝis sola.





    Ŝi rifuĝis kaj vagis sola. Ŝi enŝteliĝis en senhomajn domojn, kaj ŝtelis nutraĵojn por vivi; kaj ofte prenis manĝeblaĵojn el la kadavroj de Japan-soldatoj. Ŝi devis agi tiel.

    Ŝi serĉadis siajn fratinojn; ŝi vizitis kaj ĉirkaŭiris la kavernajn rifuĝejojn aŭ grandajn familiajn tombojn*1; tamen rifuĝintoj forpelis ŝin, ĉar Usona armeo trovos ilin per ŝia infana bruo. Rifuĝintoj ĵetis ŝtonojn al ŝi.





    Ĉi tiu virino estas unu patrino de certa knabo. Sed ŝi kaj ŝiaj familianoj jam perdis esperon. La virino alparolis al Tomiko, "Ankaŭ vi kune kun ni iru al paradizo." Senespera Tomiko konsentis virinan proponon, tamen la aliaj familianoj rifuzis ŝin. "Ni mortos kun nur nia familio, vi foriru, mortu mem." La familianoj eniris en siajn tombojn kaj mem-eksplodis per man-grenado.


    Ĉi tiu viro estas unu japana soldato, kiu kaŝiĝis en kaverno kun aliaj soldatoj kaj rifuĝintoj. Kiam Tomiko vizitis la kavernon en kelka fojo, fine li volis mortigi ŝin, ĉar la knabino malhelpos iliajn kaŝiĝadon.

    Li postkuris Tomiko-n kun sabro. Ŝi postkurite fine falis el krutaĵo alta.



    En Okinaŭao ne-malmultaj geknabinoj estis mortigitaj per japan-soldatoj aŭ per rifuĝintoj pro ke la bruoj de geknabinoj malhelpus la rifuĝadon.

    Kiam la gubernio Okinaŭao malvenkis de Usono, la japanaj soldatoj pafmortigis la rifuĝintojn; kaj ankaŭ japanaj soldatoj mem sinmortigis. Multaj japansoldatoj kaj rifuĝintoj sinmortigis je la fino de la batalo, tio estis laŭ tiama ideologio.


    Tomiko estis tute sola; perdis esperon; perdis homecan senton. Rivero estis plena el sango de sinmortigintaj rifuĝintoj, soifinta knabino Tomiko trinkis akvon sentime el rivero; vojoj de la kampo estis plenaj de mortintaj japan-soldatoj, tamen malsata knabino serĉis manĝeblaĵojn en iliaj poŝoj sentime.

    Ŝi vagabondis sur la kampo; inter la bombado; tamen ŝi ne havis celan lokon...



    Fine ŝi atingis unu kaverno. En tiu loĝis jam maljunaj geedzoj.

    La maljunulo jam perdis siajn brakojn kaj gambojn per bombado, kaj li sidis tutan tagon. Kaj la maljunulino estis blinda.

    Geedzoj bonvenigis la knabinon afable, kaj knabino fariĝis feliĉe kaj trankvile; Tomiko volis tie vivi eĉ tutan ŝian vivon.
Tamen la fino de la vivo de kaverno venis. La batalo finiĝis kaj Usona armeo alvokis al loĝantoj kaŝiĝintaj, ke venu kaj trankviliĝu.

    La maljunulo aŭdis la voĉon kaj legis afiŝeton, kiuj alvokis tiel. Kaj li konsilis al Tomiko, ke ŝi eliru el la kaverno kaj vivu vigle.

    "Via frato, via patro, kaj mi kaj mia edzino, ĉiuj ne deziras vian morton, sed vian belan vivon. Iru sole. Ĉar mi ne povas movi min, mi restas ĉi tie."

    Ankaŭ mi restas, ĉar mia kara edzo estas ĉi tie", diris la blinda maljunulino, "iam estonte rememoru nin, ni ĝojus tion."

    Kaj geedzoj donis blankan flagon al Tomiko.

    "Levu tiun alte. Oni ne atakas homon, kiu havas blankan flagon. Tio estas la tutmonda leĝo."







    Kaj sola Tomiko elpaŝis kun la blanka flago.



















    La publika paĝo de la dramo estas ĉi tiu.

    Ankaŭ mia filino estas sama jarojn aĝa kiel Tomiko.

    Mi tre larmis spektante la dramon.

白旗の少女 (講談社青い鳥文庫)

白旗の少女 (講談社青い鳥文庫)

英文版 白旗の少女 - The Girl with the White Flag

英文版 白旗の少女 - The Girl with the White Flag