La plej malrapida fisxo: nacxa rapideco kaj vost-batada frekvenco de Gronlanda sxarko

http://www.nipr.ac.jp/english/
http://www.nipr.ac.jp/info/notice/20120608.html
Nacia Instituio pri polusa esploro de Japanio trovis Gronlandan Ŝarkon la plej malrapida fiŝo. (Kun Norvega polusa esprola institucio, kaj Universitato de Windsor (Kanado)).
Gronlanda Ŝarko vivas en la nordpolusa maro, oni trovis ĝin naĝi plej malrapide, konsiderante kun ĝia grandeco de korpo. La malvarmega marakvo de norda poluso forte limigas la aktivecon de muskolo de la ŝarko. Tamen tiu ŝarko ĉasas kaj manĝas fokojn. Eble ĝi atakas dormantan fokon.

Ekzamenoj

Ni ekzamenis la rapidecon de la ŝarko per datum-registrilo ligita sur la ŝarko. Kaj laŭ la datumoj la averaĝa rapideco de la naĝado de la ŝarko estas 1 kilometroj por horo. Ĝi egalas rapidecon de homa beba rampo. Kaj la unu movo de vosta bat-rebatado estas el 7 sekundoj.
Laŭ tiuj datumoj, konsiderante la grandeco, komparante kun aliaj fiŝoj, ĝi estas la plej malrapida fiŝo ol ĉiuj fiŝoj, kiuj estis jam ekzamenitaj (haringo, salmo, gado, fleso, lunfiŝo, sturgo kaj aliaj ŝarkoj)
Ĝenerale la kontraha rapideco de besta muskolo malrapidiĝas laŭ malvarmeco. Per malvarmega nordpolusa marakvo la movo de vosto malrapidiĝas, kaj naĝ-rapideco ankaŭ.


En la Sudpoluso troviĝas fiŝoj specialaj kiuj havas altan muskolan aktivecon eĉ en malvarma akvo. Sed nordpolusa Gronlanda ŝarko ne havas tian adaptadon, malvarma akvo libere regas ĝin.
Mistike, tiu "la plej lanta fiŝo" atakas fokon, kvankam foko estas mambesto. Ĉar ĝi tenas sian korpan temperaturon alte, eĉ en malvarma akvo ĝi tenas altan muskulan aktivecon kaj povas naĝi tre rapide ol la lanta ŝarko.
Nordpolusaj fokoj foje dormas surface de maro evitante polusan urson. Eble Gronlanda Ŝarko atakas tiajn dormantajn fokojn.
(Oni ofte trovas freŝajn karnojn de fokoj en la stomako de Gronlanda Ŝarko.)


kaj pliaj fotoj kaj movioj
http://karapaia.livedoor.biz/archives/52088573.html