玉砕 --- Gjok-Sai --- Gemo-diserigxo --- honora morto


Japanlingva Gjok-Sai skribiĝas kiel "gemo-dis/er/iĝ/o" per ĉinaj literoj (han-literoj).



El vikipedio de japanlingva versio. (parto) ....


Gjok-Sai estas la vorto, per kiu en la Pacifika Milito (1941-1945) la japana milita ĉefstabejo ofte esprimis pri la ekstermiĝo de japana armearo ekster japanlando.
La origino (deveno) de la vorto troviĝas en la ĉina antikva dokumento "Historia libro pri Nord-Qi" (p.K.636): "

Brava viro mortendas senhezite kiel gemo frakasi, ol sengratite transvivi kiel tegolo.

Poste japana konata reformisto (kaj ribelulo) SAIGO (1828-1877) versis, "bravulo gem-diseriĝu hontinte esti plena tegolo".
Kaj en la japana armea kanto "Eĉ se la malamikoj estus dekmiloj" (1886) troviĝas jene:

Forkuri malvenkinte estas nacia honto, avancinte morti estas honoro de soldato.
Ne restu kiel tegolo, estu frakasata gemo!
Morti en hejmo ne estas vivmaniero de samurajo.

Simila vorto estas "San-Ge" (forflori), ĝi estis uzata pri morto pro "KAMIKAZE" atako.


La valorjuĝo, ke pura morto gravas ol paca vivo, ne estas ĝenerala en Japanio kaj el japana historio.

Neniam troviĝas pli bona trezoro ol vivo.

Homa vivo estas trezoro el trezoroj.

Ili, konataj esprimoj antikvaj estas "senvunda tegolo".



En la milita epoko (la dua mondmilito) la vorto "Gjok-Sai" estis unuafoje uzata en la raporto de la japana milita ĉefstabejo pri ekstermiĝo en la batalo en la insulo Attu (el Aleŭtoj).
Tiam en la Attu-batalo 2600 japanaj soldatoj (preskaŭ) tute mortis. Por malgravigi la ŝokon de japanoj pro la vorto "ekstermiĝo", kaj por impresi japanojn, "ili bele diseriĝis kiel gemoj", la ĉefstabejo uzis la vorton. Tio estis "duobla parolo (George Orwell '1984')".