el "Moralia"

Diri, "ne"

La kialo, kial azia loĝantaro estas sklava de unu sola homo (la reĝo de Persujo), estas ke ili ne diris nur unu vorton, "Ne".

Silento

Eĉ silento estas respondo al saĝulo. (Eŭpirido)
Sed al malsaĝa obstinulo ne estas efika nura silento. Do, maksimoj de famaj homoj estas plej bonaj (kontraŭ obstinulo).

Febro

Kiam homo havas febron, manĝaĵoj fariĝas malbongustaj. Sed manĝaĵoj ne estas malbonaj.

Valoro de havaĵo

Kiam oni perdas havaĵon, oni ĉagreniĝas. Sed la havaĵo ofte ne estis bele valora antaŭ ol perdo. "Ne esti" ne aldonas valoron al la havaĵo.

Muŝo kaj ...

Muŝo glitas sur la spegulo, sed rampas sur la malglataĵo.
Homo forgesas glitan agrablan aferon, sed kroĉiĝas al malagrabla memoro.