Alexandria Ocasio-Cortez 2019 virina amaskunveno en la urbo Novjorko

Justeco temas pri la akvo, kiun ni trinkas.

www.youtube.com

Saluton, Dankon, Urbo Novjorko!
Dankon al vi ĉiuj!
Ĉu vi ĉiuj jam pretis fari tumulton?
Ĉu vi ĉiuj jam pretis batali por nia? rajtoj?
Ĉu vi ĉiuj pretas diri, ke en Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
ĉiuj estas amataj,
ĉiuj meritas justecon,
kaj ĉiuj meritas egalan protekton kaj prosperon en nia lando?
Tiom honore estas, ke mi estas ĉi tie.
kaj mi ne pensas, ke tio estas hazarda koincido ke ni estas kolektiĝanta ĉi tie hodiaŭ - je la semajnfino de Martin Luther King Tago.
Ĉar mi kredas, ke je ĉi tiu momento, kaj tie, kie ni estas nun, estas releviĝo de tie kie la civitana-rajta movado haltiĝis.
Kaj ni estas ĉi tie por porti la torĉon antaŭen,
ĉar tiam kiam ni jam diris pri rasa kaj ekonomia justeco, pri rasa kaj sociala justeco, ni komencis vere etendi tiujn problemojn al la aferoj de ekonomia justeco - media justeco kaj la interkruciĝeco kaj interligeco de ĉiuj niaj rajtoj.
Justeco ne estas koncepto, pri kiu ni legis en libro.
Justeco temas pri la akvo, kiun ni trinkas.
Justeco temas pri la aero, kiun ni spiras.
Justeco estas kiom facile estas voĉdoni.
Justeco temas pri kiom multe virinoj akiras salajnon.
Justeco temas pri tio, se ni povos resti kun niaj infanoj post kiam ni havas ilin - por ĝuste sufiĉe da tempo, patrinoj, patroj kaj ĉiuj gepatroj!
Justeco celas certigi, ke esti ĝentila ne samas esti kvieta.
Fakte, ofte la plej justa ago, kion vi povas fari, estas skui la tablon.
En la lasta jaro ni prenis la potencon al la balotoj!
Kaj en ĉi tiu jaro ni estas prenanta potencon al la politiko,
ĉar ni jam repreni la Ĉambron de Deputitoj!
Kaj tio estas nur paŝo unua!
Ĉi-jare ni estu organiziĝanta!
Ĉi-jare ni estu batalanta por voĉrajtoj!
Ĉi-jare ni tenu antaŭeniri,
ĉar en 2020 ni prenis - en 2018 ni prenis la Ĉambron de Deputitoj, kaj tra la jaro 2020 ni prenu ankaŭ la Blankan Domon kaj la Senaton!
Tion ni faru, ĉar ni bezonas antaŭeniri kaj batali por Ameriko, en kiu ĉiuj popoloj estas bonvenataj kaj neniu estas restata malantaŭe!
Kaj mi scias, ke kvankam ĉi-jaro estis historia, ankoraŭ troviĝas multe pli da Kongresanoj restiĝantaj ĉi tie, en ĉi tiu aŭskultantoaro nun!
Troviĝas multe pli da Urbaj Konsilantaj virinoj, troviĝas multe pli da laborantoj kiuj komencos kompaniojn, troviĝas multe pli --- kaj mi scias, ke troviĝas eankaŭ stonta prezidanto ĉi tie.
Ni rememoru, ke batalo signifas ke neniu estas postlasita,
do kiam tiam homoj volas ĉesi paroli pri la afero al kiu nigrinoj alfrantas,
kiam tiam homoj volas ĉesi paroli pri la afero al kiu trans-seksaj virinoj aŭ enmigrantinoj alfrontas,
ni demandu al ili, kial tio faras vin tiom malkomfortaj?
Ĉar nun - tio estas la tempo, ni devas pritrakti malriĉecon!
Nun estas la tempo, ni devas pritrakti la (akvopoluon) de Flint!
Nun estas la tempo, ni devas priparoli pri Baltimore kaj la Bronks kaj fajregoj de montoj kaj Puerto Rico!
Ĉar tio temas ne nur pri identeco!
Tio temas pri justeco
kaj tio temas pri la Ameriko, kiun ni devas estigi en ĉi tiun mondon.
Dankon, al vi ĉiuj, tre tre multe.
Mi fieras pri vi ĉiuj.