*[マルタ] 7-0007

今日は特に難しい単語はなかったと思います。

  Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.  
  --- Janjo! --- ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; ---  
vi estas ankoraŭ malgranda infano,  
sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros.  
Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja.  
Ŝi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron.  
Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi...  
Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje...