*[マルタ] 7-0012

  La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.  
  --- La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone,  
kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn.  
Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko,  
ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori,  
dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas.  
Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, klerigi la menson: 知を啓発する
mi kaj mia edzo faras la solan peton,  
ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena,  
ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi. koncernata: 関係している