*[マルタ] 6-0057

  --- Vane vi streĉas viajn pensojn, --- plue diris Ludovikino Zminska, --- strecxi 引き伸ばす。ストレッチ
nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala,  
vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. interesi vin あなたに関心を抱かせる、あなたに利害関係のある
Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj.  
Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon,  
ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio.  
Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri:  
en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. nur tia virino..., kiu posedas... (あれこれの能力)を持っているような女性だけが…
Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan --- por humiligoj. spici 香料を利かす、(転)味わいを添える。
humiligo 恥辱。
Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. sercxateco: 被求性。人が求めるような経験や能力を持っている
Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si --- por si ŝi havas nenion.