| マルタ2-0002 | マルタ目次 | マルタ2-0004 |
人通りの多い・風の強い・狭い通りに出てうろうろして、なぜか最後には菓子パンを手に入れてしまっているシーン。どうやって手に入れたのだろうか。
| Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume: | |
| malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; | lanternoj 複数のランタン・街灯 |
| sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. | trotuaro 歩道 |
| Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, | en la pordegan arkajxon tra la malermita pordeto 開いた小さな通用口を通って大きな門のアーチ中に ピブナ通りのGoogle ストリートビュー。確かにアーチの門・扉。 |
| frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; | |
| la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, | murmurego うなり/ surdigi 耳を聞こえなくする |
| la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. | |
| Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo | retirigxis 後退する・後ずさる・ひっこむ |
| kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; | kun mallevita kapo うなだれて |
| subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. | el-rektigxi 中から外に向かって-まっすぐになる |
| Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, | |
| aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. | 今から毎日・毎時獲得しなければならないものを、自分の意志と勇気とによって得ねばならないのだと |
| Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. | |
| Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. | |
| Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, | peco 片・部分。街のブロックのことだろうか。 |
| esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, | |
| ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. | |
| Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. | |
| Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo. |
ピブナ通り(Google Mapへのリンク)。日本人観光客に大人気で、日本人のために白い塗料で石畳の道に「ピブナ」とカタカナで書いてある。日本人に親切ですね、ワルシャワは。(ウソ)


| マルタ2-0002 | マルタ目次 | マルタ2-0004 |