マルタ5-0001

  Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro.  
La nokto estis malluma,  
Marta vidis nenion,  
nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, kruta tegmento 切り立った・急な屋根 / levitajxoj 上げられたもの / fleksitajxoj 曲げられたもの 〔多くの上げられたものと曲げられたものの形の(中の)高い屋根裏部屋から下に立っている…en formo 以下は屋根なのか屋根裏なのかわからないけど、あまり単語が判明してもイメージがわかない。〕
nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, kamentubo 煙突
nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro.  
Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis.  
Sed la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam nokta, surdiga, surdiga 耳を聾するような 〔この時代の夜がそんなにやかましいような地域だったのか?〕
kvankam malfortigita de la malproksimeco.  
La horo ne estis tro malfrua;  
en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la malvastaj mallumaj stratetoj,  
homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien  
vokis ilin la scivoleco de la penso,  
la volupto de la koro, volupto 快楽・官能
aŭ la espero de akiro.