| Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. | |
| Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, | |
| sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, | |
| akiris la esprimon de neordinara akreco, | akreco 鋭さ、ビシッとした感じ |
| eĉ preskaŭ penetremeco. | penetremo 浸透していく感じ |
| Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino | |
| kaj penis penetri en la profundon de la persono, | penetri 貫く、浸透する、洞察する |
| kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. | |
| La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; | negoco 取引 商談 |
| estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo. |