*[マルタ] 7-0006

  Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa oficejo hejmen. 今日の動きの地図
La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino estis ĝoja.  
Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante,  
indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj. trotuaro: 歩道
  Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; depost la tempo: その時より以降
sxtuparo neniam estis facila.
ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte.  
Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.  
Dank' al Dio, dank' al Dio, Janjo! --- ŝi apenaŭ eldiris; apenaux eldiris: そういうのがやっとだった
ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis:  
du larmoj defluis sur ŝian ĝoje ridetantan buŝon.  
--- Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? --- ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.  
  Marta ne respondis;  
ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran profundon de la kameno. kameno: 暖炉(なかなか覚えられない)
Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, ke en la ĉambro estas malvarme.  
  --- Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno. forno: 炉・コンロ・オーブン
  Janjo eksaltis de ĝojo.  
  --- Fajron! fajron! --- ŝi kriis, --- mi amas fajron, panjo!  
Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno!