| --- Nenian! --- ŝi elmurmuretis post momento... --- nenian! --- ŝi ripetis, | |
| kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo. | |
| Ŝi tamen ne foriris. | |
| Ŝiaj palpebroj ŝvelis, | sxvelis 腫れていた |
| la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo. | 両の瞳はガラスのベールで被われていた。 |
| Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la seĝo kaj diris mallaŭte: | brakparto 腕の部分。ひじ掛けのことか。 |
| --- Eble poste... eble iam poste... estos ia loko... | |
| --- Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, --- respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide. |