マルタ6-0022

今回も難しい単語はなかったみたい。

  Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento.  
Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj.  
Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron.  
Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon... dis-rev-igxon 幻滅
  Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj.  
Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.