| La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, | |
| faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. | |
| Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, | pelas sin 自分を駆り立てる |
| ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. | turmento 苦しみ・苦悩 / trompigxo 騙されること・期待を裏切られること |
| Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, | |
| pro kio oni bezonas nur kliniĝi, | klinigxi お辞儀をすること・頭を下げること |
| por tuj ricevi la deziratan objekton. |