| Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. | |
| Ŝi estis edukata hejme, | |
| neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, | submet/i sin al ekzamen/o 試験を受ける |
| ŝi eĉ neniam prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, | |
| ĉar kelke da monatoj post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la edzo, | |
| ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, | |
| kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, | |
| kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. |