Taglibro de alia persono

El «La Fluga Klasĉambro de TAKAHASHI-Genichiro»
la 3-a de februaro (vendredo) 21:05 elsendita de la Unua RADIO NHK


  Mi jam diris al vi, ke mi ŝatas legi taglibrojn, precipe taglibrojn verkitajn de verkistoj.
  Ankaŭ en taglibron, ne, ĝuste pro ke taglibro neniam estas publikigota, verkistoj povas skribi libere. Eble verkisto ne povus verki sin kiel ĉefan rolulon en romano nomata vivo, aŭ pli allogan verkon ol taglibron. Foje mi pensas eĉ tiel.


  Nu, male, kiel vi estas en la skribata flanko? Kion vi pensas, kiam vi vidas vin kiel rolulon en ies taglibro?


  Kiam mi estis 20-jara, mi trovis taglibron zorge kaŝitan en la funde-funda malantaŭo de librobreto de junulino, kun kiu mi loĝis la unuan fojon. Mi sciis, ke mi devus ne legi ĝin. Do mi decidis ne legi ĝin, kaj ĝin lasu kiel kaŝita. Sed mi ne povis deteni. Ĉar la ĉefa persono estis mi en la taglibro.
  En la sekreta taglibro, kiun neniu antaŭ-supozeble legos, ŝi notis sian koron. En tiu taglibro, mi estis profunde tutkore amata. Prefere, tio, kio estis skribita en ĝin, estis ŝia superflua pasio. Prefere ol mi estis la celo de amo, mi estis frapita de la doloreco kaj sincereco de ŝiaj sentoj. Mi pensis, ke estas bone, ke mi estas ŝia celo. Tial legi ŝian taglibron, kiam ŝi ne estas ĉirkaŭe, fariĝis mia plej granda plezuro.
  Sed la amuzo ne daŭris tiom longe. Ĉar nia interrilato ŝanĝiĝis. Nun mi pensas, ke ni estis tro naivaj amantoj. Bagatelaj konfliktoj, kvereloj, interĵetoj de dolorigaj vortoj. Mi ne povus halti tion ĉiujoje malgraŭ volo. La enhavo de la taglibro ankaŭ ŝanĝiĝis. Tiam legi estis pli amare, sed mi ne povis ĉesi legi. Ĉiufoje, kiam tie mi vidis mian malgrandecon, senrespondecon, malnoblecon skribitajn, mi ektremis. Ĉar tiuj ŝajnis tro precizaj. Mi konstatis, ke neniu iam rigardis min pli profunde ol ŝi. Tio estis la unua foja momento, ke oni montris al mi, kia homo mi estas.


  Nun mi pensas, ke eble nenio estis libro, kiu draste ŝanĝis min pli ol la taglibro de antaŭ pli ol duonjarcento.