| Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, | argila krucxo 粘土製の壺・焼き物の器・水差し。どちらも頻出とは思えぬ。 |
| kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, | |
| ŝi denove malsupreniris sur la korton al la puto. | puto 井戸。ちなみに、pato はフライパン、pito はなくて、peto は頼み、poto はポット。 |
| Baldaŭ ŝi revenis, | |
| malfacile spirante kaj lace, | |
| kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi portis; | kun talio klinita 腰を曲げて・曲がった腰で |
| ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, | |
| sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. | (なんか、これ見よがしな感じもする) |
| Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble la unuan fojon en la vivo, | (こういう家事労働をしたことがない) |
| iris tre malfacile, | (この主語は cxi tiu laboro) |
| tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. | |
| Janjo estis senvestigita kaj endormigita. | |
| La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, | egalmezura 均等なる長さ・拍の |
| de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, | |
| tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago. | |