La plej impulsa parolado cxe Rio+20 (provo de traduko)


Mi prove tradukis ĝin el ĉefe la japana kaj flanke la angla tradukaĵoj (la origino estas la hispana, sed bedaŭrinde mi ne komprenas ĝin.).
La tradukinto en la japana estas s-ro UĈIMURA-Akira, kiu ĝemas: (la artikolo en la suba kolumno ne estas rekta traduko.)
追記:スペイン語のテキストを見つけたので、この日付の記事の一番下のほうに引用してあります。

En Japanio amaskomunikilo grande raportis pri la konferenco Rio+20, sed neniu tradukis en la japanan la plej gravan konsiderindan paroladon de la prezidanto de Urugvajo.
Kaj li tre priĉagrenis: kvankam al la konferenco Rio+20 kolektiĝis la reprezentantoj de diversaj landoj de la mondo, kaj kvankam ili devas interdiskuti pri la estonteco de la terglobo, sed ĉiuj reprezentantoj unu post unu malaperis post siavica parolado. Kvanakam ili venis kun longa tempo el la tuta mondo la konferencon, multaj reprezentantoj ne aŭskultis aliajn paroladojn kaj tuj forlasis, sed nur faris sian paroladon.
Reprezentantoj de malgrandaj landoj, kiel Urugvajo, paroladis en fina parto de la konferenco. Kiam s-ro MUJICA oratoris, en la halo apenaŭ restis aŭskultantoj [ĉu vere? : Blanka Meduzo]. Sed fronte al la kamerao li sincere kaj honeste parolis sian ideon, dum aliaj prezidantoj parolis pri nur milde banalaj opinionj.
Kian mesaĝon al la mondo restigis Pepe MUJICA - la plej malriĉa prezidanto en la mondo? Liaj vortoj estas tre grave notindaj por li ( = UĈIMURA).

http://hana.bi/2012/07/mujica-speech-nihongo/

Kaj la angle tradukita parolado estas jen.


www.youtube.com

La evoluado estu por la feliĉo de homaro (la oratoro de la prezidanto Mujica, Urugvajo)

Al tuto de la aŭtoritatoj kaj ĉeestantoj ĉi tie de ĉiu latitudo kaj organizo, mi dankas al vi elkore.
Mi volas danki al la popolo de Brazilo kaj al s-ino prezidento Dilma Rousseff.
Mi dankas al ĉiuj por la bona fido sendube esprimita de ĉiuj parolantoj antaŭ ol mi.
Ni ĉi tie montras niajn honestajn volojn kiel reprezentantoj, por observi la tutan de subskribotaj konsentoj de nia mizera humaneco.
Tamen ni demandu kelkajn demandojn voĉe en ĉi tiu okazo .
Dum post tagmeze, ni priparolis pri daŭrigebla disvolvo, kaj pri savi la amason el la ungegoj de malriĉeco.
Kio flirtas en niaj koroj? (Kio estas nia deziro?)
Ĉu ĝi estas la modelo de disvolvo kaj konsumo, kiu estas formata post abunde riĉa socio? (Ĉu ĝi estas imiti disvolvon kaj konsumon de nunaj riĉaj evoluintaj landoj?)
Mi demandas tion: kio okazus en nia planedo, se la popolo de Hindujo havus tiom da aŭto por familio kiom germanoj havas?
Kiom da oksigeno restus por ni spiri?
Pli klare: Ĉu la mondo hodiaŭ havas la materiajn elementojn ebligi ke 7 aŭ 8 miliardoj da popolo ĝuas konsumon kaj prodigon samkiel la plej riĉaj okcidentaj landoj?
Ĉu tio por ĉiam povas esti?
Aŭ ni iam devos komenci alian tipan diskuton?
Ĉar ni kreis ĉi tiun civilizacion en kiu ni vivas:
ĝi estas la rezultoj de la merkato, de konkurenco, kiuj ellasis gigantan kaj eksplodan materialan progreson.
Sed la merkata ekonomio kreis merkatan socion.
Kaj ĝi donis al ni la tutmondiĝon. Tio signifas konscii la tutan planedon. (Oni priserĉas materiojn ĉie ajn sur la tero).
Ĉu ni regas tutmondiĝon, aŭ ĉu tutmongdiĝo regas nin?
Ĉu ni povas diskuti pri solidareco kaj pri "kunvivado" en senkonsidere kunkurada ekonomio?
Kiom longe ni povas iri frate?
Mi ne diras ion ajn subfosi la gravecon de ĉi tiu evento.
Male, la nia fronta defio estas giganta, kaj la grandega krizo ne estas ekologia sed politika.
Hodiaŭ, homaro ne regas la potencojn delasita de homaro, sed prefere, la potencoj regas homaron kaj vivon.
Ĉar ni ne naskiĝis sur la teron simple por disvolvi senlime.
Ni estas sur tero por feliĉiĝi.
Ĉar vivo estas mallonga kaj tuj forpasas de ni.
Kaj nenia konkreta posedaĵo valoras vivo, kaj tio estas fundamenta.
Sed se vivo estas forpasanta, laborado kaj tro-laborado por plia konsumado, kaj konsuma socio estas la motoro.
Ĉar finfine, se konsumado estus paralizata, la ekonomio ĉesas.
Se la ekonomio ĉesus, la monstera stagnado aperas al ĉiu.
Sed ĉi tiu super-konsumo malutilas la teron.
Kaj ĉi tiu super-konsumo bezonas por sia daŭro, ke oni porduktas mallongan uzodaŭran varojn por vendi multe.
Tial, ni vivas en tia socio, en kiu kvankam oni kapablas produkti 100 000 horojn daŭran lampglobon, sed oni devas vendi nur 1000 horojn limigitan lampglobon.
Tamen longdaŭraj lampogloboj ne povas esti produktataj, ĉar la problemo estas la merkato, ĉar ni devas labori kaj ni devas tenadi civilizacion "eluzu kaj forĵetu". Kaj tiel ni estas falintaj en malica ciklo.
Tio estas problemoj de politika sendube, kiuj estas montrantaj al ni ke jam la tempo venas komenci batali por alia kulturo.
Mi ne estas asertanta pri retroiri al la ŝtonepoko aŭ pri starigi "monumenton de retroiro". Sed ni ne povas daŭrigi tiel, senfine, ke ni estadi regataj de merkato; male ni devas mastri la merkaton.
Tiel mi diras, laŭ mia modesta pensado, tio estas la politika problemo kiun ni alfrontas.
La malnovaj pensuloj, Epikuro, Seneko kaj eĉ la ajmaroj diras:
malriĉa persono ne estas tiu kiu posedas malmulte, sed kiu deziras senlime plie kaj plie kaj plie.
Ĉi tiu estas unu kultura proklamo.
Do, mi estimas la penojn kaj konsentojn nun faratjn en ĉi tiu konferenco Rio+20.
Kaj ankaŭ mi, kiel prezidento, volas obstine labori por tiujn.
Mi scias, ke kelkaj el miaj asertoj ne estas facile akcepteblaj.
Tamen ni devas klare rekoni, ke la akva krizo kaj la agresado al la medio ne estas la kaŭzo de la problemoj.
La radika kaŭzo estas la modelo de civilizacio, kiun ni kreis.
Kaj la afero, kiun ni devas re-ekzameni, estas nia vivmaniero.
Mi estas ulo el malgranda lando bone benata de naturaj resursoj.
En mia lando, troviĝas popoloj nur iomete pli multe ol 300 000 (tri cent mil).
Sed estas ĉirkaŭ dek tri milionoj da voboj la plej bongustaj en la mondo,
Kaj ĉirkaŭ 8 aŭ 10 militonoj da bonegaj ŝafoj.
Mia lando estas eksportanto de manĝaĝoj, laktaĵoj, viandoj.
Mia lando estas reliefe pleta, kaj preskaŭ 90 procento de la lando estas fekunda.
Miaj kolegaj laboristoj batalis brave por la okhora labortago.
Kaj nun seshoran labortagon gajnas iuj.
Sed la persono, kiu laboras seshoron, havas du laborpostenjn, li laboras pli longe ol antaŭe.
Sed kial? Ĉar li devas fari monatajn pagojn por: la motorciklo, la aŭto, pli kaj pliaj pagadoj.
Li laboras duoble por monato, pagadas tiel ŝuldojn, jam li fariĝas reŭmatisma maljunulo, kiel mi, kaj lia vivo estas jam finiĝanta.
Kaj oni demandas tiel: Ĉu ĉi tio estas la fatalo de homa vivo?
Tiuj aferoj, kiujn mi diras, estas tre bazaj: Evoluado devas ne iri kontraŭ feliĉo.
Ĝi devas kontribui al homa feliĉo; al amo sur tero, al interhomaj rilatoj, por prizorgi infanojn, havi amikojn, havi nian elementajn bezonaĵojn.
Precize ĉar ĉi tiu, feliĉo de homo estas la plej kara trezoro kiun ni havas. Kiam ni batalas por la medio, ni devas rememori, ke homa feliĉo estas la fundamenta elemento de la medio.