Vian filinon ni mortigis

Mia traduk-provo (el ĵurnalo ASAHI, 2017-4-17) : letero de s-ino SUZUKI-Cuki (96 jarojn aĝa el la gubernio MIYAGI)

   En la sekvinta jaro (1946) de la fino de la milito, funebra letero pri mia flegistina lerneja amikino de la Japana Ruĝa Kruco venis al mi, "Ŝi batalmortis en Filipino. Bonvolu veni al funebra ceremonio". Ŝi estis kunlernantino, kun ŝi ni lernis. Mi serĉadis ŝin. Mi haste iris la ceremonion por scii ŝian sorton kaj por vidi lernejajn amikinojn.
   Mi vidis kvin amikinojn kiuj estis kun la mortinto en la batalkampo. La rakonto estis kruele feroca. Ili (kun armeo) fuĝis kaj fuĝis kun pacientoj timante Usonan armeon tra ĝangaloj. Serpentojn, lacertojn, nuksojn nekonatajn kaj ĉion ajn ili manĝis sur rifuĝado. Al Distrofiuloj (manko de nutrado) aŭ al disenteriuloj kaj al ĉiuj, kiuj ne povas sekvi la irado de armeo, milit-kuracisto injektis krezolon por mortigi ilin.
   Kaj ankaŭ nia amikino malvigliĝis pro malario. Ŝi dirante petis, "mi povas piediri, ne injektu", kaj kvin flegistinoj ŝin subapogante marŝadis, sed finfine armea kuracisto deklaris, "mi injektu al ŝi". "Se ŝi ne eviti tion, ni mem faru tion", ili decidis. Ili kuŝis kune je flanko ĉe flanko en ombro de arbo kiel lerneja tempo. Trankviliĝinte ŝi endormis, kaj unu rajdis sur ŝi, aliaj kvar subpremis ŝian membraron, kaj injektis venenon al ŝi.
   La kvin flegistinoj pardonpetis al la gepatroj, "vian filinon ni mortigis". La ploranta patro levis sian vizaĝon kaj diris, "dankon. mia filino povis reveni al Japanio dank'al vi". kaj li kapkliniĝis. "Se mia filino, kiu ne povis marŝi, certe devus daŭre alvoki amikojn, gepatrojn. Tion oni ne povus toleri."
   La kvin flegistinoj zorge re-portis ŝian kajeron, sur kiu skribiĝis KACUDON, OYAKODON ktp. ĉiu estas kuiraĵo. Kaj la fino de skribaĵo estas "Kenĉin-ĵiru-Udono kuirita de mia patrino"



朝日新聞 2017-04-17

https://twitter.com/mamasan_h/status/853775355114471424


Kaj s-ino (laux bildo) Cooper tradukis tion: We killed your daughter.