Regxo, komercisto aux bucxisto

   Malek, la veziro de l’ kalifo Mustad, venkis grekojn kaj kaptis ilian reĝon. Li ordonis konduki la kaptiton en sian tendon kaj demandis, kion Ii atendas de la venkinto. La reĝo respondis: 《Se vi faras la militon kiel reĝo, donacu al mi la liberecon; se vi faras ĝin kiel komercisto, vendu min; se vi faras ĝin kiel buĉisto, ordonu mortigi min.》 La turka militestro donacis al li la iiberecon.


Veziro
Turka ministro