中耳炎だった

子どもが耳が痛いと言うので医者に連れて行ったら、軽い中耳炎ですといわれた。





Ankaŭ en la lasta vespero, dum vespermanĝo, mia filineto plendis doloron de sia maldekstra orelo.
Kaj ŝi ĉesis manĝi, kaj malvarmigis sian orelon.
Vere? Ĉu vere vi sentas doloron ĉe orelo? Kiu parto? Ne? Interne aŭ ekstere de la orelo?
Ne klariĝis tio....



Ĉi-matene ankoraŭ tre iomete doloras orelon.... Ŝi diris.
Haaaauuuu... Mi, mi iritiĝis. Mi skribis leteron al la lernejo (tio estas leĝo), ke mia filino malfruiĝos la lernejon.
Kaj mi deponis la leteron al ŝia amiko por trandoni ĝin al la instruisto.
Mi matenmanĝigis ŝin kaj matenmanĝis mem.
Kaj mi telefonis laborejon, mi malfruiĝos al laborejo.



Mi portis ŝin al la kuratistino de otorinolaringologio (耳鼻咽喉科).
Ŝi diris, ke mia filineto estas mez-orelita negrave.
http://en.wikipedia.org/wiki/Otitis_media (en la angla)
La kuracistino preskribis al mia filino antibiotikojn kaj ordonis, ke ree vizitu ŝin en la venonta mardo.