Leono kaj leporo


  Leono favoris leporon per sia amikeco. Foje la leporo demandis sian amikon:
  --- Oni diras, ke mizera krianta koko facile fortimigas vin, leonojn; ĉu tio estas vera ?
  --- Jes --- respondis la leono ---; estas konata fakto, ke ni grandaj bestoj havas niajn malgrandajn malfortaĵojn; ekzemple la gruntado de porko kaŭzas al la elefantoj tremon kaj abomenon.
  --- Efektive --- interrompis la leporo. --- Nun mi komprenas, kial ni leporoj tiel timas la hundojn.