Saĝa hundo


  La ĥirurgiisto Morand en Parizo havis amikon, kies hundo rompis al si kruron. Morand, por esti kompleza al la amiko, prenis la hundon en sian domon kaj resanigis ĝin. Post iom da tempo io gratis la pordon de l'ĉambro, kie laboris Morand. Kiam li malfermis, eniris la resanigita hundo kun alia, kiu ankaŭ havis rompitan kruron kaj pene sekvis sur tri piedoj sian gvidanton. La resanigita hundo komprenigis per signoj al la kuracisto, ke ĝi petas lin resanigi ankaŭ la kamaradon. Morand volonte akceptis la malsanulon kaj admiris la saĝecon de sia antaŭa flegito.




Grati. Movi ien kaj returnen akran, pintan objekton, ungon sur la supraĵo de alia objekto: grati al iu la vizaĝon; grati la jukantan haŭton.