Sendependa pre-kandidato suspendis sian agadon / 中国 独立候補が活動停止


Sendependa pre-kandidato suspendis sian agadon
Elekto de Pekina Popola Reprezentanto /《Timas》 pro premo de aŭtoritatoj

2-a de novembro 2021 [Internacia] (el AKAHATA, la organo de la Japana Komunista Partio)


  [Pekino = Takuya Kobayashi] La 1-an de novembro, dekkvar 《sendependaj kandidatoj》, kiuj anoncis sian kandidatiĝon por la baloto de la loka popol-reprezentanta balotado en Pekino, deklaris suspendi siajn porelekto-movadon. Ĉar ili estis minacataj kaj premataj de la aŭtoritatoj, kaj ili malfaciliĝis certigi ilian liberecon kaj sekurecon. Ili deklaris pri tio en la SNS. Rezume, la aŭtoritatoj devigis al ili la kandidatecon forlasi.
  La 15-an de la pasinta monato, dekkvar personoj kune deklaris sian kandidatiĝon kiel 《sendependajn kandidatojn》, kiuj ne estis rekomenditaj de la Ĉina Komunista Partio aŭ rilataj organizoj. Ili diris,《Ni ĉiam estas en kontakto de la loĝantoj kaj estos la reprezentantoj de la popolo labori por la loĝantoj》.
  Inter la 14 personoj, estas ankaŭ s-ino Lee Wen-soo kaj s-ino Wang Qiaoling, la edzinoj de homrajtaj advokatoj kiuj estis arestitaj en la 2015 《709 Okazaĵo》, 《Kiam niaj edzoj estis arestataj, ni havis malfacilaĵojn en la socia vivo pro malicado de polico kaj aliaj.--- respondas en intervjuo de la AKAHATA, la organo de JPK --- Ni volis peti savon de la Popolaj Prezentantoj, sed ni ne konis eĉ la kontaktinformojn. Ni volas esti popolaj reprezentantoj, kiu laboras por la loĝantoj.》
  Sed, post la kandidatdeklaracio, la aŭtoritatoj limigis iliajn agojn, kiel ekzemple la kandidato estis provizore detenita fare de la polico aŭ estis limigita de eliri el la apartamento en kiu ili vivas. Neebliiĝis promocii kiel kandidaton aŭ peti kandidatiĝon. Kelkaj kandidatoj estis minacitaj fare de polico kun la ebleco de esti esploritaj kiel krima delikto.
  La dekkvar personoj indikis en la deklaro anoncita la 1-an, 《Ni ne povis antaŭimagi tiom senti la timon.》
  Laŭ la Ĉina Konstitucio, popolaj reprezentantoj de distriktoj, urboj, urbetoj kaj vilaĝoj, kiuj estas sub provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, estas elektitaj per rekta elekto de loĝantoj. La oficperiodo estas kvinjara, kaj la devoj inkluzivas revizii kaj kontroli la buĝeton kaj politikojn de lokaj administracioj. La Popola Prezentanto ankaŭ havas la aŭtoritaton elekti la unuaklase altan Popolan Prezentanton. La Konstitucio difinas, ke ĉiuj ĉinaj civitanoj pli ol 18-jaraj (inkluzive de 18-jaraj) havas la rajton de voĉdonado kaj de elekteblo por la Popola Prezentanto.