Pri suspekto de reuxmatismo je mia filino

Hieraŭ vespere mia filino, akompanate min kaj mian edzinon, vizitis kuraciston, kiu estas fakulo pri kolagen-malsano kaj reŭmatismo.
La unua kuracisto, kiu ekzamenis mian filinon antaŭ tagoj, estis tre aroganta kaj premema, kaj ne aŭskultis nian timon kaj maltrankvilon pri la simptomo. Sed ĉi foja kuracisto aŭskultis la nian kun kompleza sinteno.
Laŭ li, li ne povas diagnozi pri la ĝis-nuna simptomo de mia filino, ĉar la pasinta tempo de la simptomo estas ankoraŭ mallonga. La kuracisto diris, ke li atente observados la simptomon, kaj poste laŭ la ŝanĝiĝo (boniĝo aŭ malboniĝo) li kuracu iom post iom. k.a.
Kaj laŭ li, mia filino povas iri al la kuirista lernejo senprobleme. Se ŝi estus reŭmatismo, multaj pacientoj facile vivas kaj laboras per medikamentoj nunaj. Se tiome graviĝus la malsano, tiam ni kune pripensu pri ŝia viv-irado.