Nova fridujo

En la lasta tempo ĉiu kanalo de TV elsendas pri la milito en Ukrajnio atakita de Rusio, pri KOVIM-19.
Kompreneble mi (kaj ni) protestadas la militon, akuzadas la prezidanton Putin kaj monhelpis rifuĝintojn per UNHCR (la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj).

Kaj tamen mia privata vivo havas problemojn. Unu el tiuj estas rompo de fridujo.
En januaro nia fridujo ekiĝis brui, kaj tagon post tago la bruado longiĝis. Kaj en februalo frostigitaj manĝaĵoj iom post iom ekdegelis.
Kaj je la fino de februaro nia fridujo fariĝis nur elektra (rub)ujo brua.
Feliĉe ni loĝas en Japanio, kaj nun estas (fino de) vintro, nia ĉambro estas malvarma. Semajnojn ni vivis sen frudujo.

Ni vizitis elektra-aparatejon por aĉeti novan fridujon. Sed tiuj fridujoj, kiuj havas saman volumenon, estas tre multekostaj.
Sed en nia lando vivi sen friduo estas malfacile. Ni post longa hezitado decidis aĉeti unuon el ili.

Kaj hieraŭ la nova fridujo venis finfine al mia hejmo. La portantoj de elektra-aparatejo pene enportis ĝin en la ĉambron, ĉar la fridujo estas iom tro granda ol la enirejo de la ĉambro.

https://twitter.com/Blanka_Meduzo/status/1505450268003278848