El "Transdoninda koro de Hiroshimo kaj Nagasako" 『語り継ぐヒロシマ・ナガサキの心』より

El "Transdoninda koro de Hiroshimo kaj Nagasako" 『語り継ぐヒロシマナガサキの心』より

  • Mi absorbite paŝe rifuĝis sur la domoj rompitaj. Sur la bordo de rivero amasiĝis homoj, kies vestoj estis jam forbrobitaj de bomboj, kaj ili pndis siajn haŭtojn ŝiritajn kiel malpurajn tuketojn. Oni ne povas distingi ilin ĉu vira aŭ ĉu virina.
  • Ankaŭ en tiu tago mi kaj amiko kune alkuris al la orienta tereno por ekzerco. Tiam "Grumman", usona armea aviadiro, malsupren alproksimiĝis al ni rapidege. La aviadiro malfunkciiginte sian motoron, sen brue, kaŝe malsupren venis. Kaj ĝi al homo pafis maŝinepafile, "bari bari bari bari!". Mia amiko kune kuranta falis kaj mi aliris apud li kaj vokis, "oj!", sed li jam mortis. Li estis sanganta kaj sur lia dorso estis multaj pafitaj truoj, lia brusto estis disfendita grande. Ni estis en milita tempo, sed knabo de elementlernejano devis esti pafita? Mi supren vidis, la piloto de Grumman estis rideta. Ankoraŭ nun plej dolore estas rememori tion.