"Amata domhundo liverita, neforgesebla"

mobile.twitter.com

Amata domhundo, neforgesebla
(skribo de virino 88 jaraĝa al ĵurnalo YOMIURI la 6an de aŭg.)

Antaŭ 77 jaroj somere, sur najbara cirkulero skribiĝis, ke oni devas liveri siajn hundojn, por ke armeo faras sakojn kaj aliajn per la peltoj. Mia patrino donis al amata hundo "KUMA" nutraĵon de ladskatola salmo kaj rizo, kiuj estis tiam tre valoraj. Kaj mi kaj mia eta frato kaj eta fratino kondukis nian hundon al la difinita loĝdomo.
La viro de la domo premsufoke mortigis nian hundon antaŭ niaj okuloj. Je la subitaĵo miaj gefratoj laŭte ploregis. Mi neniam forgesas nian hundon KUMA, kiu en tiu tago ĝoje iras antaŭ ni nesciante sian mortigoton.