*[マルタ] 7-0014

  La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono,  
tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto.  
Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. drapo: ラシャ(前出)
Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, senti sin cxe si: 落ち着く
levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino,  
kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.  
  Marta tamen ne tuj sidiĝis.  
Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo,  
la palpebroj malleviĝis,  
la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. alkrocxigxi: つかまる、すがりつく(前出)
Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. tenigxo: 姿勢
Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino,  
aŭ ŝi mem faras al si ian demandon,  
serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco.  
Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino.  
Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. lauxkuri: ~に沿って走る
Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, Gxi = Tiu cxi rigardo
strio borderis: 縞が縁取っていた
kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston,  
kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.  

*[マルタ] 7-0013

  Marta silente salutis kaj leviĝis.  
  --- Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn ---  
diris la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto levigxi: 立ち上がる
montrante la pordon kun la pordkurteno,  
malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj  
malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, ---  
jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino. kabineto: 書斎
destini: 充てる・指定する

*[マルタ] 7-0012

  La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.  
  --- La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone,  
kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn.  
Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko,  
ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori,  
dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas.  
Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, klerigi la menson: 知を啓発する
mi kaj mia edzo faras la solan peton,  
ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena,  
ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi. koncernata: 関係している

*[マルタ] 7-0011

  En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo;  
tamen en la salonon neniu eniris,  
sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis  
kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, faldoj de la punca sxtofo: 派手な布地のヒダ
aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, karbe nigraj flamaj: 炭のように黒く、炎のような(?)
ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, tondita frizajxo: ハサミで切られた巻毛
kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. barbeto: (ヤギのような)ひげ
Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, apenaux videbla: ほとんど見えない、かろうじて見える
kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo. turnitaj profile al la pordo: そのドアに対して横を向いた

*[マルタ] 7-0010

  --- Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? ---  
diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. ---  
Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi,  
tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas.  
Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon.  
Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo,  
memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont!  
  La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino. fizionomio: 顔貌
riverenci: 敬礼する

*[マルタ] 7-0009

家庭教師をすることになったマルタ。家庭教師の先はシフィエント・イェルスカ通りにあるらしい。
もともと、マルタは「グラニチュナ」というところに住んでいた。マルタ 1-0007参照。それからピブナという通りの屋根裏部屋に引っ越した。マルタ1-0008参照。





  En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. シフィエント・イェルスカ通(ワルシャワ動物園の近く、在ポーランド中華人民共和国大使館の南の通り)
En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta.  
Ŝi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska.  
Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de siaj gepatroj. tiri lacxon: 服などのひもをなびかせて?

*[マルタ] 7-0008

  Marta efektive ricevis laboron.  
Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de franca lingvo.  
Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. fosejo: 採掘場・掘る場所
En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. sxpareme: つましく、倹約的に
Ŝi povis vivi!  
Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj. たけのこ生活してたのね。
  Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino.  
《Se, --- diris Zminska, --- en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, konscienca: まじめな
tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj;  
tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi.》  
  Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino.  
En la kapo de Marta profunde enfortikiĝis la du vortoj 《konscienca kaj kapabla》. enfortikigxi: 強く根付く
  La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon,  
la duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; なぜだかわからないけども、2つ目の言葉を拒絶しようと努力した。
ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco. malserenigi: 陰鬱にする
はじめてやってきた・久しぶりの・つかの間の安堵を乱すものであるかのように