Kiel oni diras en via lando pri ... ?

○○についてあなたの国では何と言いますか? 何と呼びますか?
そもそも、この文が外国語ではどういうのかわからん。What ? How ? Kio ? Kia ? Kiel ?



Ekzemple :

  1. malpurajxoj en umbliko
  2. malpurajxoj en nazo
  3. kalo cxe plando kun dolora koro


En la japana :

  1. sezamoj en umbliko
  2. naz-fekajxoj
  3. okulo de fisxo / kok-okulo (Cxin-eska)


En la fama hajko de Basxoo trovigxas la okulo de fisxo :
行く春や 鳥啼き魚の 目に涙
Jen printempo forlasas, birdetoj ploretas, okulo de fisxo larmetas.
(Kiel printempo forlasas, ankaux mi ekvojagxas. Cxe adiauxo kun liaj discxiploj Basxoo versis.)

(Kaj en la japana ambaux "ploreti 泣く" kaj "pipi 啼く" estas prononcata kiel same "na-ku".)
このときの「鳥啼き」は「小鳥がピピピ」で良いのだろうか。漢字の音からするとティティなのだろうか。


Akvo-Vermo / 水-虫

La japana vorto "Akvo-vermo / 水虫 / mizu-mushi" ne estas la viviajxa vermo. Gxi estas la sximo sur (en) hauxto. Gxi estas "trihxofitozo" laux vortaro. Kaj en la angla gxi estas "Athlete's foot / piedo de atletisto". Jes gxi ofte trovigxas cxe humidega piedo. P.S. Gxi estas malsano de hauxto.


Mi ? Mi ne havas la malsanon.
Iam, antaux unu dek kaj kelkaj jaroj mi laboris en hospitalo (kiel oficisto). Kaj iam el la konsult-cxambro auxdigxis lauxta ina krio. La pacientino estis turisto el dezertema lando. Sxi ricevis medikamenton kaj eliris ja plorinte.

  • Mi: Doktoro, kio okazis sur sxi ?
  • Dr: Fum, Sxi havas akvo-vermon. Sxi demandis al mi, kio estas akvo-vermo. Kaj mi respondis, ke gxi estas sximo. Sximo kreskas en via hauxto de via piedo, mi komunikis tiel. Do, kaj sxi subite panikigxis.
  • Mi: Ho jes, kvankam tio estas malgranda afero ?
  • Dr: Sxia lando estas seka dezerto. Neniu havas sximon en sia hauxto. Sxi diris, "Kiel mi falos? Cxu mi mortos !?" Versxajne sxi terure miris kiel preskaux mortos.