Sxigeko kaj post milito

Nun modas trompo "mi, mi". Mi rememoras "s-ino Sxigeko".
En la auxtuno de la militfina jaro. Tiutempe mi logxis en la urbo YONAGO, en gubernio TOTTORI. Sxi staris antaux pordo de mia domo.
"Estas mi, estas mi! Cxu vi forgesis min? Mi translogxe foriris je la dua lernojaro en la knabina lernejo, nomigxas Sxigeko. La klasinstruisto estis MINAMI." En mia memoro ne estis tio, sed sxi petis logxigi sxin cxe mia domo unu nokton. Mi permesite de mia patrino tranoktigis sxin.
Mi dirante "cxar ni ne havas suficxan rizon", donis rizon kun batato al sxi. Sxi mangxis kun mirinda rapideco. Kaj sxi dormis apud mi kaj je la venonta mateno sxi foriris.
Kaj post tagoj ree sxi venis. "Dankon, antaux tagojn. Vi diris, ke vi mankas rizon, cxu ne? Mi scias riz-vendiston kontruxlegxan." Sxi kondukis min al labirinte senorda loko. Sxi proponis, ke sxi acxetu por mi rizon. Tial mi donis al sxi monon. Sxi diris, "atendu cxi tie", kaj foriris.
Tiam, kiam m irimarkis tuton, estis jam malfrue. Mia patrino diris, "mi gxojas, ke vi ne estis trompanto".
Kvankam mi ne deklaris la aferon al la polico, poste min venigis la polico. Sxi trompis multajn homojn, kaj sxi arestite konfesis ankaux pri mi.
Kaj poste, tiu, kiu nomigxas "frato de Sxigeko" reveninte de militejo, venis al mia logxejo. "Mia fratino gxenis vin..." kaj petis peticinon mildigi sxian legxan punon. Mia patrino afable signaturis al gxi.
Se sxi vivas, sxi estas samjarojn agxa kun mi. Kiel vi fartas, s-ino Sxigeko?

https://twitter.com/mori_to_nagisa/status/1606306959011241984/photo/1