"Problemo de nuntempa kultur-ologio" de Sxibata-Sxingo (Ne finita)

D-ro Ŝibata-Ŝingo (1930-2001) estis la plej elstara kaj plej grava materiisma filozofo kaj sociologo kaj socia aktivisto en Japanio.
Ordoninte mian libroŝrankojn mi trovis unu gazeton "Materiismo N-ro 9a" (redaktita de la Materiisma Studa Asocio, Majo de 1978-jaro), kaj en ĝi li verkis disertaĵon "la problemo de nuntempa kulturologio". Do mi prezentas ĝian parton al vi citante. Nuntempe, ignorante la mondan popol-opinion Nord-Koreio faris la nuklean eksperimenton, kaj la permanentaj membroj de la Konsilio por Sekureco, kiuj devas prudentigi tion, estas nur la grandaj nukleaj ŝtatoj. Tial kvankam kulturologio, prezenti la verkon de li, kiu servis la movadon por abolo de nukleaj armilon, estas sufiĉe signifoplene, mi pensas.

La krizo de la homara ekstermiĝo kaj la krizo de la ekstermiĝo de kulturoj

    La batalo por abolicii la nukleajn armilojn estas la batalo kiu interrompas la ekstermiĝon de homaro; kaj baras la finon de homara historio; kaj la batalo estas por ke homaro postvivos. Do, tial la batalo estas plej gravega batalo el tuta mondhistorio, kaj la batalo havas homaran historian signifon. Kaj samtempe la batalo estas la batalo por kulturo, kaj la batalo mem havas la karakteron, tio estas kultura-batalo aŭ kultura-movado. Verŝajne kelkaj homoj dubas, kia rilato inter la batalo por abolicii la nukleajn armilojn kaj kulturoj. Sed kiam homaro estus ekstermita, sendube kulturoj estas ekstermitaj. Do se ekzistus la "kulturo" kiu ne havas intereson pri la ekstermiĝo de kulturo, tia "kulturo" estas malluma pri signifo de sia ekzisto, kaj kvankam oni ne rigardus ĝin kiel "mal-kulturo", tia "kulturo" estas rigardata kiel "ne-kultur-aĵo" aŭ kiel "malkler-aĵo".
    Kaj fakte la movado por abolicii nukleajn armilojn estas la batalo mem por kulturoj. Homaro ĝis nun en sia historio spektis kreskadojn kaj pereojn de multaj kulturoj. Kaj sur la tero restas multaj kulturaj ruinoj de socioj kiuj jam forpereis. Sed se nuntempe la amasigitaj nukleaj armiloj sur la tero estus uzataj, ĉiuj kulturaĵoj cindriĝus, kaj kulturo estus ekstermita, kaj la surtero estus kovrita de radioaktivo, kaj tie neniam povus vivi homaro. En rompitaj urboj restus malbelegaj montoj de ruboj de konstruaĵoj. Ili estus la "heredaĵo" de homaraj kulturoj, sed la estonta homaro kiu agnoskas ĝin kiel "heredaĵon" jam ne ekzistus.
    Vere la nuklea armila minacantaro bare staras antaŭ homaro, kaj ili, kultur-ekstermant-aro kaj mal-kultur-aro, estas la plej grandega el la tuta historio. La detru-povo estas pli terurege grandega ol Vandalo kiu iam rompis la Roman kulturon; ol hispanaj koloniistoj kiuj ekstermis la Inkaan kulturon; kaj ol japanaj militaristoj kiuj fordetruis kaj disrabis la kulturaĵojn de Koreo kaj de Ĉino; ol naziistoj / faŝistoj kiuj disdetruis multajn kulturaĵojn kaj urbojn, ekzemple Varsovion kaj aliajn; ol Usonaj imperialistoj kiuj fanfarone diris, "Ni denerigu vjetnaman socion al ŝtonepoka socio.
    Do, kian aferon oni povas rigardi kiel "kulturo"?
    Unue: La kulturoj kaj ties ĝenroj, kiuj persekutas nuklean militon, kaj kritikas la nukleajn armilojn kaj la nukleajn vetarmadojn, kaj mem intence taskas sin malhelpi la ekstermiĝon de homaro kaj kulturo.
    Due: Kvankam tiu ne havas la rektan rilaton kun akuzado de nukleaj armiloj, la demokratiaj humanismaj kulturoj indas rigardataj kiel "nuntempaj kulturoj"; kiuj respektas homajn rajtojn, ties dignecon kaj ties signifojn; kiuj kreskigas popolan senton kaj racion kiel popolo rimarkas nuntempan krizon kaj popolo konkeros la krizon; kiuj kreskigas tiajn pasiojn kaj praktik-povojn. Tio ne rilatas, ke la ĝenroj kaj la ties homoj konscias tion aŭ ne. Senrilate la titolojn (se la grupo titolus belan temon), se la kultura movado nescias pri la krizo de ekstermiĝo per nukleaj armiloj; aŭ se la kultura movado ne havas intereson pri ĝenerale homajn vivajn rajtojn kaj fundamentajn homrajtojn; aŭ se ĝi silentas pri tio; aŭ se ĝi ne interesas kreskigadon de amaspopola sento, racio, pasio pri la afero; aŭ se ĝi cedas sub la komercaĵigo de sekso; aŭ se ĝi laŭde kultas la terorismon kaj perforton, tiaj kulturoj ne indas je nia nuntempo.
    Trie: aliflanke kio ne indas rigardata kiel "kulturo" en nuntempa Japanio? Kiel vi konas, en Japanio troviĝas aroj, kiuj ne akuzas la atombombadon al Hirosima kaj al Nagasaki; kiuj pravigas amasan mortigon de centmilioj da senkrimaj civitanoj, kaj pravigas la suferojn de ĉirkaŭ kvar-centmilioj da hibakŝoj, "tiuj estis ne eviteblaj". Ili, la aroj, ne konfesas siajn kulpojn pri la (Dua (kaj unua)) milito; ili diskriminaciadas la hibakŝojn; ili ŝatas ke japana tero estas uzata kiel Usona militbazo de la nuklea strategio; kaj ili eĉ postulas al Japanio armiĝi per nukleo. Ĉu ili ne konas, ke la krizo de ekstermiĝo de ili kaj japanpopolo kreskas pli grande tiel tempe kiel Usona nuklea strategio daŭros? Verŝajne ili ne konas tion, kaj ili estas sensciuloj. Aŭ eble ili ne estas sensciuloj, sed ili gravigas siajn personajn / klasajn profitojn; siajn submetiĝojn de multnaciaj entreprenoj kaj de armilaj industrioj ol ekstermiĝo de japana popolo aŭ de homaro. Kaj eble tiel ili estas dronantaj kaj malliberaj.








(Ne finita...)